Adolf Weinträger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Weinträger
Adolf Weinträger
Adolf Weinträger
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de junio 1927(nun 1927-06-18)
en Ĉeĥoslovakio Diosek (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 16-an de decembro 1987
en Hungario Baja (Hungario)
Okupo
Okupo instruisto • pentristo
vdr

Adolf Weinträger [vejntreger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weinträger Adolf estis hungara pentristo, bazlerneja kaj altlerneja instruisto.

Adolf Weinträger [1] naskiĝis la 18-an de junio 1927 en Diosek (Ĉeĥoslovakio, nuntempa Sládkovičovo en Slovakio), li mortis la 16-an de decembro 1987 en Baja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Weinträger apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, sed en 1938 li hungariĝis pro Unua Viena Arbitracio. Li batalis kaj vundiĝis dum la 2-a mondmilito. En 1947 li akiris pedagogian diplometon en kalvinana pedagogia instituto en Debrecen, poste li vivis en Vaskút. En la komenca Baja li frekventis pentristan liberlernejon de Gyula Rudnay, samtampe li laboris en administraciejo en Vaskút. Ekde 1952 li instruis en la loka lernejo. En 1956 li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász, en 1968 plian diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Inter 1969 kaj 1973 li instruis en bazlernejo de Baja, en 1971 li translokiĝis al Baja. Inter 1973-1987 li instruis en Altlernejo Eötvös József, poste li pensiuliĝis. Li ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en 1952, baldaŭ li havis 2 gefilojn.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Öreg fák
  • Tavasz a Sugovicán. Akvarell
  • Folyóparti részlet híddal
  • Téli táj (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-23. Alirita 2018-09-23.