Raita Pyhälä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Raita Pyhälä (n. 1939) estas finna esperantisto, instruisto pri la angla, franca, Esperanto. Ŝi esperantistiĝis en la komenco de la 1990-aj jaroj, estis helpanto en la UKo en 1995; ŝi ofte kunlaboris en gazetoj kiaj i.a. Juna Amiko kaj Monato; ŝi aperas en la Panteono ĉe www.edukado.net.[1]

Ŝi loĝas en Hyvinkää.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Naskiĝtaga rakonto, ne por etuloj – Bildserio de Liette Lêla – (pdf)
  • La ĉambroj de la vivo – Poemo dediĉita al forpasinta amiko.
  • Avino Ajra – rakonto.
  • Cerbumado pri ŝtrumpoj – bildrakonton, kiun kune faris Liette Lêla (bildoj), Raita Pyhälä (teksto) kaj Małgorzata Zięba-Szmaglińska (pliaj bildoj,prezento). Eble tiuj, kiuj vivas en varma klimato ne tre bone komprenas la gravecon de ŝtrump(et)oj kaj ne povas ŝati/amuziĝi, sed malvarm-klimatanoj povas…
  • Esperanto – Mia kolora mondoeseo pri Esperanto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Miraklo en la Arbaro de Göinge rakonto de Selma Lagerlöf, pri la julrozo (=heleboro). Tiu rakonto aperis svede en ŝia libro ”Kristnaska donaco kaj aliaj rakontoj”. Tradukis Raita Pyhälä.
  • Donaco de la paŝtista knabineto – rakonto de la finna fabelistino kaj junularverkistino Anni Swan (1875-1958). Tradukis Raita Pyhälä.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 6an de Novembro 2018.