Célia Margó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Célia Margó
Célia Margó
Célia Margó
Persona informo
Naskonomo Morgenstern Cecília Ludovika
Naskiĝo la  25-an de junio 1864(nun 1864-06-25)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto 7-an de decembro 1943 (1943-12-07)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Ede Margó
Edz(in)o György Verő
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Célia Margó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Margó Célia estis hungara operetkantisto (mezosoprano). Ŝia origina nomo estis Morgenstern Cecília Ludovika ĝis 1910. Ŝia frato estis Ede Margó, ŝia edzo estis György Verő.

Morgenstern Célia [1] naskiĝis la 25-an de junio 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 7-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Morgenstern Célia akiris diplomon en Teatroarta Akademio en 1884 [2]. Post la diplomo ŝi debutis en Várszínház. Inter 1885-1887 ŝi ricevis rolojn en Népszínház, poste en Teatro de Debrecen. En 1889 ŝi estis gastokantisto en la Reĝa Operejo. En la sekvaj jaroj ŝi kantadis foje en Budapeŝto, foje province (Arad (urbo) (1889), Szabadka (1890), denove Népszínház (1895), Szeged (1897), Pécs (1898). Intertempe en 1887 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis filinon. Ŝi lastfoje kantadis en 1904.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://mek.niif.hu/04000/04093/html/0583.html
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-13. Alirita 2018-11-13.