Omurtag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omurtag
Ĥano de Bulgario
Regado 814 ĝis 831
Persona informo
Омуртаг
Naskiĝo
Morto 831
Ŝtataneco Bulgario vd
Familio
Dinastio Krum's dynasty vd
Patro Krum de Bulgario vd
Infanoj Zvinitsa • Enravota • Malamir de Bulgario vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Omurtag (do en Esperanto Omurtago, aŭ Omortag, do Omortago) (en bulgara: Омуртаг; originale en greka: Μορτάγων[1] kaj Ομουρτάγ[2]) estis Granda Ĥano (Kanasubigi)[3] de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel "la Konstruanto".

Omurtag sendis delegitaron al la Bizanca Imperiestro Mikaelo la 2-a (Nacia Biblioteko de Hispanio, Madrido).

En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbara Orienta Romia Imperio kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de la Franka imperio kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario kaj subpremis la malkonsenton de kelkaj triboj de Slavoj. Li faris administraciajn reformojn kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro. Lia regado estis markita per forta disvolvigo de la bulgara arkitekturo pere de nombraj gravaj konstruprojektoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theophanes Continuatus, p.64 kaj George Kedrenos
  2. "Inscriptions of Madara", Inscription No.64. Alirita la 26an de Novembro 2018.
  3. Търновски надпис на кан Омуртаг Arkivita en 2011-10-04 ĉe Wayback Machine.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jordan Andreev, Ivan Lazarov, Plamen Pavlov, Koj koj e v srednovekovna Bălgarija, Sofia 1999.
  • John V. A. Fine Jr., The Early Medieval Balkans, Ann Arbor, 1983.
  • Bahši Iman, Džagfar Tarihy, vol. III, Orenburg 1997.