Andrea Sailer
Andrea Sailer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1972 (52-jaraĝa) en Weiz | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andrea SAILER (naskiĝinta en 1972 en Weiz) estas aŭstra verkistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Andrea Sailer studis filozofion, anglistikon kaj usonaĵojn en Graz. Ĝis nun ŝi publikigis poemojn, rakontojn kaj romanojn, aŭ libroforme aŭ antologie respektive magazine. Krome radifonie oni jam ofte povis aŭskulti ŝiajn aferojn, i.a. en la kolumno "Gedanken zur Zeit" (tempaj pripensoj).[1][2]
En 2001 ŝi faris por la stiria landa ekspozicio literaturan instalaĵon kun la titolo Spiritueller Weg - 7 Quellen zur Kraft (spirita vojo - sep fontoj al la forto) kiu videblas en la Emanuel-kapelo de la pilgrimkirko Weizberg.[3]Sailer vivas kiel liberprofesia verkistino en sia naskiĝloko Weiz.
En 2018 ŝi verkis la 14-an libron, lirikan portreton kvazaŭ priĉiutagavivan okaze de la 25-a datreveno fonda de VinziDorf, do de la vilaĝo de Sankta Vincento. Tie loĝas senhejmuloj kaj alkoholdrinkintoj. La temoj pri vivo de randenŝovitaj personoj, pri soleco, malsano jam ĉiam fascinis ŝin. Krome ŝi tute apogas la ideon pri la kreo de tiaj kunloĝantejoj. La verkistino ĝenerale uzas por skribado krajonon kaj simplan skribmaŝinon malŝatante interreton.[4]
Publikigitaĵoj apartaj
[redakti | redakti fonton]- Paradiese, Leykam, Graz 2015
- Einstweilen wird es Abend. Leykam, Graz 2012
- Von Käfern und Menschen. Leykam, Graz 2007
- Warteräume. Vier-Viertel-Verlag, Strasshof 2004
- Gedanken zur Zeit Steirische Verlags-Gesellschaft, Graz 2000
- Saisonschluss, Leykam, Graz 1998
- Am Ende des Tages, Leykam, Graz 1996
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1997 Literaturförderungspreis der Stadt Graz
- 1998 Bertelsmann-Literaturkursstipendium
- 2002 Österreichischer Frauenkunstpreis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Laŭtlegado de Sailer, ĉe jutubo
- Etbiografio sur stiria kulturportalo Arkivigite je 2019-01-17 per la retarkivo Wayback Machine