Vidor Tafner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidor Tafner
Persona informo
Naskonomo Tafner Vidor Imre Mór
Naskiĝo 2-an de novembro 1881 (1881-11-02)
en Bátaszék
Morto 11-an de oktobro 1966 (1966-10-11) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologo
vdr

Vidor Tafner, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Tafner Vidor Imre Mór estis hungara zoologo, oraĵisto.

Vidor Tafner [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1881 en Bátaszék, li mortis la 11-an de oktobro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vidor Tafner frekventis gimnazion en Baja, poste li studis en Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár, fine li doktoriĝis en 1905. Post siaj studoj li estis asistanto samloke. Li okupiĝis pri insektoj kaj akaroj. De 1906 li instruis en Besztercebánya, kie li ankaŭ eksperimentis kun la produktado de nova tipo de vitro. En 1907 li edziĝis en Baja. En nekonata tempo, sed nepre antaŭ la 1-a mondmilito li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Post Traktato de Trianon, en kiu tiu regiono estis cedita al Ĉeĥoslovakio, li rifuĝis al Székesfehérvár. Post la emeritiĝo li estis oraĵisto kaj ceramikisto. Inter 1927 kaj 1936 li havis ceramikan atelieron. En 1964 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li mortis du jarojn poste.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Székesfehérvár (1965)

Elektitaj zoologiaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Összenövesztett pillangók (ankaŭ germane, 1901)
  • A Rhynolophusok tapintó készülékéről (1904)
  • Az atkafélék (1904)
  • Az atkafélék földrajzi elterjedése (1905)

Lia ĉefa artaĵo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]