Vincent Adler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincent Adler
Vincent Adler
Vincent Adler
Persona informo
Naskonomo Adler Vince
Naskiĝo 3-an de aprilo 1826 (1826-04-03)
en Győr
Morto 4-an de januaro 1871 (1871-01-04) (44-jaraĝa)
en Ĝenevo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Adler
Frat(in)o Adél Adler
Infano Georg Adler
Okupo
Okupo komponisto • pianisto
vdr

Vincent Adler, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun origina persona nomo Adler Vince estis hungardevena pianisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia persona nomo germane estis Vinzenz [vincenc], lia bofrato estis Ferenc Erkel.

Vincent Adler [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1826 en Győr, li mortis la 4-an de januaro 1871 en Ĝenevo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vincent Adler devenis el juda familio. Li jam frue lernis pianludi hejme en la familio, poste li ricevis pli altan muzikan trejnadon de sia bofrato Ferenc Erkel. Inter 1838 kaj 1842 li studis en Vieno, kie li konatiĝis ankaŭ pri Franz Liszt. Li vojaĝis al Germanio, kie li ricevis impresojn de Richard Wagner, Hans von Bülow, Wilhelm Baumgartner kaj Theodor Kirchnert. Tiutempe li jam komponadis. Inter 1850-1855 li vivis en Ĝenevo, poste en Parizo. Li faris turneojn en Eŭropo, krome li komponadis. Por edziĝi li revenis al Ĝenevo. Li instruis en konservatorio de Ĝenevo inter 1864-1870.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2 Impromptus (op. 1, 1854)
  • Styrienne (op. 2, 1854)
  • Bohemia danco (op. 3)
  • Granda etudo(op. 4)
  • Hungara danco (op. 8, 1855)
  • Preludo e-moll (op. 21, 1862)
  • Hungara serenado (op. 28, 1864)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]