Miklós Forrai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Forrai
Miklós Forrai en 1973
Miklós Forrai en 1973
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1913 (1913-10-19)
en Magyarszék
Morto 27-an de decembro 1998 (1998-12-27) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o István Forrai
Edz(in)o Mária Gyurkovics
Okupo
Okupo dirigentoedukisto • muzikologo
vdr

Miklós Forrai [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forrai Miklós estis hungara dirigento, korusestro, altlerneja instruisto, sekretario de Societo Ferenc Liszt (1973-1991). Lia frato estis István Forrai (same dirigento), lia edzino estis Mária Gyurkovics.

Memortabulo pri geedza paro Gyurkovics-Forrai

Miklós Forrai [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1913 en Magyarszék, li mortis la 27-an de decembro 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Forrai frekventis okjaran gimnazion en Debrecen, samtempe li studis pianludon kaj komponadon en la urba muziklernejo. Inter 1931 kaj 1937 li studis en Muzikakademio Franz Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Lajos Bárdos. Jam dum la studentaj jaroj li establis koruson kun la nomo Forrai. Li gvidis ĝin ĝis la ĉeso en 1948, poste li gvidis alian koruson inter 1948-1978. La unua koruso popularigis la renasancajn korusverkojn eĉ en la Hungara Radio. Inter 1941-1988 li instruis en la Muzikakademio, en la lasta periodo li estis katedrestro. Li longe estis gvidanto de eklezia koruso en cisterciana Preĝejo Emeriko de Hungario (Újbuda). Li ricevis germanan kaj 4 hungarajn premiojn inter 1955-1993.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Karvezető (1936)
  • Fallalla madrigálgyűjtemény (1939)
  • Ezer év kórusa (antologio, 1943)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-11.