Ernie Pyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernie Pyle
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1900 (1900-08-03)
en Dana
Morto 18-an de aprilo 1945 (1945-04-18) (44-jaraĝa)
en Iejima
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Indiania Universitato
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • milita ĵurnalisto
vdr

Ernest Taylor PYLE (3a de aŭgusto, 1900 – 18a de aprilo, 1945) estis usona ĵurnalisto kiu ricevis la Premion Pulitzer kaj militkorespondanto plej bone konata pro siaj rakontoj pri ordinaraj usonaj soldatoj dum la Dua Mondmilito. Pyle estas fama ankŭ pro la kolumnoj kiujn li verkis kiel informato el 1935 tra 1941 por la gazetaro Scripps-Howard kio havigis al li ampleksan laŭdaron pro siaj simplaj rakontoj de ordinaraj personoj tra Nordameriko. Kiam Usono eniris en la Dua Mondmilito, li pluhavis la saman distingan, popolecan stilon de hom-interesaj historioj en siaj militaj informoj el la Eŭropa frontaro (1942–44) kaj en la Pacifika Fronto (1945). Pyle ricevis la Premion Pulitzer en 1944 pro siaj gazetaj rakontoj de ordinaraj infanterianoj el unua-persona perspektivo. Li estis mortigita de pafo el malamiko en Iejima (tiam konata kiel Ie Ŝima) dum la Batalo de Okinavo.

Pyle kun soldataro de la Usonarmea 191a Tanka Bataliono ĉe Anzio en 1944.

Je sia morto en 1945, Pyle estis inter la plej konataj usonaj militkorespondantoj. Lia gazetara kolumno estis publikigita en 400 ĉiutagaj ĵurnaloj kaj en 300 ĉiusemajnaj gazetoj tutlande. Prezidento Harry Truman estis inter tiuj kiuj omaĝis al li: "Neniu homo en tiu milito rakontis la historion de la usona militanto kiel la usonaj militantoj deziris ke ĝi estu rakontita. Li meritas la dankemon de ĉiuj el siaj samlandanoj."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Statement by the President on the Death of Ernie Pyle". Arkivigite je 2019-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Public Papers, Harry S. Truman, 1945–1953. Harry S. Truman Library and Museum. 18a de aprilo, 1945. Alirita la 13an de februaro, 2015.