Iván Gátos
Aspekto
Iván Gátos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1972 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Iván Gátos [gAtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gátos Iván estas hungara pianisto, ekonomikisto.
Iván Gátos [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Gátos frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris ekonomian diplomon en en Ekonomika Universitato de Budapeŝto. Jam dum la studentaj jaroj li amatore muzikadis. Post siaj studoj li eklaboris, sed li aĝis 26, kiam li ekstudis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Depost la dua diplomo en 2002 li okupiĝas nur pri muzikado, sed jam ekde 1990 li estas aktiva figuro de la hungara ŝlagromuziko. Lia plej fama muzikpartnero estis Zorán Sztevanovity. Li havas edzinon.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- filma muziko de Polygamy