Raoul-Auger Feuillet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raoul-Auger Feuillet
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1659 (1659-01-01)
Morto 14-an de junio 1710 (1710-06-14) (51-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo koreografo • dance notator • danca instruisto • dancisto
vdr

Raoul-Auger FEUILLET (1659 - 14a de junio 1710) estis franca dancisto, koregrafo kaj maître à danser (dancinstruisto), inventinto de sistemo de danconotacio.

En 1700, li publikigis sian verkon «Chorégraphie, ou l'art de décrire la danse par caractères, figures et signes démonstratifs», kiu ricevos konsiderindan atenton dum pli ol unu jarcento kaj duono. Helpe de tiu teoria sistemo, li publikigis ĉiujare po unu «Recueil de danses» (Kolekto de dancoj) enhavanta baldancojn kaj pecojn de modaj baletoj, komponitaj plejparte de Louis Pécour kaj de li mem. En 1706, li same publikigis unu «Recueil de contredanses» (Kolekto de kontraŭdancoj), el kiuj plurahj estis elprenitaj el operoj de Jean-Baptiste LullyMarin Marais. Estante vera fakulo de la koregrafia sciaro de la epoko, liaj verkoj estis tradukitaj en anglan fare de P. Siris (ĉ. 1670 - pr. 1735)[1] kaj John Weaver, kaj en germana fare de Taubert. La «sistemo Feuillet» favoros la rapidan disvastigon de la franca repertorio tra tuta Eŭropo. La publikigo de Recueils de danses estos sekvita post lia morto fare de Dezais ĝis 1724.

Li estis kun Pierre Beauchamp kreinto de la notacio Beauchamp-Feuillet.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le Moal 1999.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie Glon, «Ce que la Chorégraphie fait aux maîtres de danse (XVIIIe siècle)», Corps, Dilecta, no 7,‎ février 2009, p. 57-64 (ISSN 1954-1228, DOI 10.3917/corp.007.0057, rete arkive) Alirita la 2an de marto 2019
  • Philippe Le Moal (dir.), Dictionnaire de la danse, Larousse, 1999