Salvatore Viganò

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvatore Viganò
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1769 (1769-03-25)
en Napolo
Morto 10-an de aŭgusto 1821 (1821-08-10) (52-jaraĝa)
en Milano
Tombo cemetery of San Gregorio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloReĝlando de la du Sicilioj
Familio
Patro Onorato Viganò
Frat(in)o Vincenza Viganò-Mombelli
Edz(in)o Maria Viganò
Infano Elena Viganò
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • komponistodancisto • libretisto
vdr

Salvatore Viganò (Napolo, 25-a de marto 1769Milano, 10-a de aŭgusto 1821) estis itala komponisto kaj koregrafo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de alia elstara koregrafo siatempe, nome Onorato Viganò, studis komponarton kun Luigi Boccherini (sia onklo), kaj en la 1780-aj jaroj li jam estis komponinta originalan muzikon. En 1788 li premieris kiel dancisto en Venecio, ludante en la festoj pro la kronigo de Karlo la 4-a de Hispanio en 1789. Li estis disĉiplo de la franca dancisto kaj koregrafo Jean Dauberval. En 1791 li atingis kun sia edzino la sukceson en Venecio pere de sia unua baleto koregrafiita, nome Raoul de Créqui. Li estis baletinstruisto en Vieno, kie li kunlaboris kun Ludwig van Beethoven en la baleto Die Geschöpfe des Prometheus. Li revenis al Italio en 1804 kaj iĝis la instruisto de la baletlernejo de La Scala de Milano.

Li estis konsiderata la patro de nova tipo de spektaklo nomata koredramo, kie la danco kunvivas kun la pantomimo kaj aliaj artaj formoj. La stilo de Viganò estis klasikisma, kio atribuis grandan gravon al la baletanaro, nome la dancistaro kiu funkcias kiel koruso, ĝis tiam nur akompanantaro sed kun Viganò ili akiris protagonecon, kun propraj scenoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La vedova scoperta, 1783
  • Die Geschöpfe des Prometheus, 1801
  • Coriolano, 1804
  • Gli Strelizzi, 1809
  • Il noce di Benevento, 1812
  • Numa Pompilio, 1815
  • Mirra, 1817
  • Otello, 1818
  • Dedalo, 1818
  • La Vestale, 1818
  • I Titani , 1819
  • Giovanna d'Arco 1821
  • Didone, 1821