Gyula Babos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Babos
Gyula Babos
Gyula Babos
Persona informo
Aliaj nomoj Babos
Naskiĝo 26-an de junio 1949 (1949-06-26)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aprilo 2018 (2018-04-12) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Klári Katona
Okupo
Okupo muzikisto • universitata instruisto • ĵaz-gitaristo • diskografa artisto
vdr

Gyula Babos [djula baboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babos Gyula estis hungara ĵazgitaristo, altlerneja instruisto.

Gyula Babos [1] naskiĝis la 26-an de junio 1949 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aprilo 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Babos komence lernis violonadon kaj pianadon, sed li aĝis 15, kiam li estis gitaristo en amatora orkestro. En 1966 li atingis la unuan lokon en ĵazkonkurso de Hungara Radio. En la sekvaj jaroj li estis ano en pluraj ĵaz- aŭ ŝlagrorkestroj. Li fondis la unuan muzikgrupon en 1979. En 1977 li ekinstruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, tiel, ke li ne maturiĝis kaj ne havis diplomon. En 1988 aperis lia unua muzikdisko. Tiutempe li jam gitaris kun ankaŭ eksterlandaj muzikistoj, ekzemple kun Frank Zappa, James Moody, Tony Scott. Li ricevis 5 premiojn inter 1991-2017. Lia edzino estis Klári Katona.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]