Tony Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tony Scott (naskiĝis kiel Anthony Sciacca la 17-an de junio 1921 en Morristown, Nov-Ĵerzejo; mortis la 28-an de marto 2007 en Romo) estis usona ĵazmuzikisto (klarneto, saksofono, elektronika muziko, komponado).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Scott naskiĝis kiel filo de siciliaj enmigrintoj en Nov-Ĵerzejo, kantis ekde la aĝo de 7 jaroj kaj sukcesis kiel voĉa instrumentimitanto. Li studis ekde 1939 ĝis 1942 ĉe Konservatorio Juilliard en Novjorko, poste ĉe komponisto Stefan Wolpe. Li baldaŭ sin turnis al ĵazo, estis impresita de la baladoj de Ben Webster kaj de la improvizadoj de Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker („Li estas mia idolo“). En 1941 li jam partoprenis bibopajn improvizad-kunsidojn en Minton’s Playhouse. Dum sia trijara militservo li muzikis en bandegoj, svingensembloj, sed ankaŭ en diksilando-bandoj. Ĝis 1953 li ludis kiel klarnetisto, saksofonisto kaj pianisto ĉe Buddy Rich, Ben Webster, Sid Catlett, Trummy Young, Earl Bostic, Charlie Ventura, Claude Thornhill kaj Duke Ellington.

Ekde 1953 li direktis proprajn ensemblojn, akompanis tamen ankaŭ la kantistojn Harry Belafonte, Billie Holiday kaj Sarah Vaughan, por kiuj li ankaŭ aranĝis. Li specialiĝis pri klarneto, gajnis kvar fojojn la legantaran premion de Down Beat kaj fortikigis sian famon kiel grava nova reprezentanto de la instrumento. Li apartenis al la kerno de la novjorka ĵazmondeto; oni diris, ke li havas la „plj fortan sonon de ĉiuj klarnetistoj“. En 1957 li koncertvojaĝis kun si bando sep monatojn tra Eŭropo kaj Afriko. En 1959 Scott forlasis Usonon, por vivi kaj labori la venontajn se jarojn en orienta Azio.

Li muzikis inter alie en Japanujo, Indonezio, Tajlando kaj Sudvjetnamujo kun muzikistoj de la gastigantaj landoj, sed ankaŭ laboris kiel ĵazinstruisto. Li surbendigis la klasikajn muzikojn de ĉi tiuj landoj kaj prezentis en 1961 same je la unua ĵazfestivalo en Honkongo kiel en 1962 ĉe la unua japana ĵazfestivalo. Sur Balio li prezentis per gamelanorkestro en temploj; en Japanujo li faris en 1964 kun Hōzan Yamamoto per la bambufluto ŝakuhaĉio kaj kun Shinichi Yuize per la janpancitro koto la sondiskon „Music for Zen Meditation“, unu el la unuaj etnoĵazo-produktaĵoj, kiu evoluis al vendofuroraĵo. Ĉi tiu muzikalbumo famigis la mondmuzikan pioniron Scott trans la ĵazmondeto. Krom tio el lia kvaropo kun Bill Evans evoluis ties triopo[1].

En 1965 li reiris al Novjorko, kie li direktis ĵazkvaropon, kiu enigis elementojn de etna muziko en sian ludon kaj prezentis ĉe la Novporta Ĵaz-Festivalo. En 1967 li faris unuaflanke kun la Indonezia Ĉiustelularo ĉirkaŭ Bubi Chen diskon kun indonezeca ĵazo, aliaflanke li evoluigis kune kun Collin Walcott, ludanto de sitaro kaj tablao (barataj liuto kaj tamburo) baratecan ĵazmuzikon kaj faris kun li la albumon „Music for Yoga Meditation and Other Joys“ kaj en 1969 la albumon „Homage To Lord Krishna“, kiun kunverkis ankaŭ Attila Zoller kaj Richard Davis.

Dum la 1970-aj jaroj Scott iris al Italujo kaj ekloĝis en 1972 je Romo, kie li vivis ĝis sia morto kaj komence muzikis kun pianisto Romano Mussolini. En la fruaj okdekaj jaroj li prezentis kiel duobla lumdisko impresan studon pri la komponaĵo de Billy Strayhorn „Lush Life“, kiun li interpretis kun plej diversaj instrumentistaroj (i.a. kun Bill Frisell kaj Ed Schuller, sed ankaŭ kun sia filino Monica Sciacca) kaj per diversaj instrumentoj. En la malfruaj 1980-aj jaroj li okupiĝis pri elektro-akustikaj sonpejzaĝoj. En la 1990-aj jaroj li regule prezentis per ĵazbandeto kaj bandego kaj surdiskigis plurfoje.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tony Scott & Bill Evans "A Day In New York" (1957) & "Dedications" (1957-1960) kun Günther Huesmann, 28-an de decembro 2010 en Deutschlandfunk