David Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Alexander
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1914 (1914-12-23)
Morto 6-an de marto 1983 (1983-03-06) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro
vdr

David Alexander (1914 -1983) estis usona reĝisoro de televido kaj teatro. Li estas patro de Dale Alexander.

Alexander komencis sian karieron per Somerset Maugham TV Theatre en 1951. Li reĝisoris du epizodojn de The Best of Broadway (1954-1955) ĉe CBS Television kaj kvin epizodojn de Decoy (1958) inter aliaj.

Dum 1960-a jardeko, li reĝisoris epizodojn de kelkaj televidserioj, kiel The Corruptors, The Law and Mr. Jones', The Real McCoys, The Lieutenant, Petticoat Junction, The Man from U.N.C.L.E., My Favorite Martian (10 epizodojn), Get Smart, F Troop, Gunsmoke kaj du epizodojn en la tria sezono de Star Trek: The Original Series (1968).

En 1970-aj jaroj, interalie, li reĝisoris epizodojn de The Ghost & Mrs. Muir, Quincy M.E. kaj The Munsters.

Li ankaŭ reĝisoris ĉe Broadway la reprezentadon de muzikteatraĵo Pal Joey.