Beatrice Angiolina Marinaro
Beatrice Angiolina Marinaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1917 |
Morto | 25-an de decembro 2008 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Beatrice Angiolina Marinaro (naskiĝis en 1917, mortis 91-jara la 25-an de decembro 2008) estis itala esperantistino.
Engaĝita katoliko kaj IKUE-anino, ŝi estis laika membrino de la ksaverana ordeno de la beata pastro Guido Maria Conforti.[1]
Dum multaj jardekoj ekde 1950 Beatrice Angiolina Marinaro estis la ĉefa motoro de Breŝa Esperanto-Grupo; tiun ŝi reprezentis en multaj internaciaj renkontiĝoj.
Ŝi flegis samentuziasme kursojn ĉe elementaj kaj mezlernejoj de sia urbo, kaj kontaktojn kun eminentaj esperantistoj el la tuta mondo.
Fortikece kaj ageme ŝi kunrefondis la Breŝan Esperanto-Grupon en la 1990aj jaroj, kaj partoprenis en ĉiuj ĝiaj eventoj.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Espero Katolika 5-6/1996, p. 94