Giovanni Sollima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Sollima
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1962 (1962-10-24) (61-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater State University of Music and Performing Arts Stuttgart • Universitato Mozarta de Salcburgo
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto
vdr

Giovanni SOLLIMA (n. la 24-an de oktobro 1962 en Palermo, Sicilio) estas itala violonĉelisto kaj komponisto.

Li venas el respektata muzika familio. Lia patro, Eliodoro Sollima (1926-2000) instruis kiel pianisto kaj komponisto ĉe la Konservatorio de Palermo. Kun li Giovanni ricevis siajn unuajn komponajn lecionojn. Post studoj pri violonĉelo en la Konservatorio de Palermo, G. Sollima studis violonĉelon (Antonio Janigro) kaj komponadon (Milko Kelemen) ĉe la muziklernejo de Stutgarto.

Kun sia fratino, la pianisto Donatella Sollima (* 1959), li formis sukcesan duopon. En 1983 fondis la ensemblon Sollima kune kun la flutisto Luigi Sollima.

Dume, Giovanni Sollima aperas ĉefe kiel interpretisto de siaj propraj verkoj al la publiko. Li regule kunlaboras kun fama minimumisto Philip Glass.