Il Gattopardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manskribaĵo de Il Gattopardo

Il Gattopardo (La jaspita leopardo) estas verko verkita de Giuseppe Tomasi di Lampedusa, inter finoj de 1954 kaj 1957. Komence rifuzita de la eldonejoj Einaudi kaj Mondadori, ĝi estis postmorte eldonita de la eldonejo de Giangiacomo Feltrinelli kun antaŭvortoj de Giorgio Bassani. En 1959 ĝi akiris la Premio Strega, kaj en 1963 Luchino Visconti faris kinan adapton, en kiu stelulis Claudia Cardinale, Burt Lancaster kaj Alain Delon, kio redonis novan famon al la romano.

Il Gattopardo rakontas la vivon de Don Fabrizio Corbera, Princo de Salina, kaj de lia familio, inter 1860 kaj 1910, en Sicilio (nome en Palermo kaj Palma di Montechiaro). La titolo aludas al la makula gepardoservalo (en itala, gattopardo) kiu aperas en la blazono de la familio Salina.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Margareta Dumitrescu, Sulla parte VI del Gattopardo. La fortuna di Lampedusa in Romania, Giuseppe Maimone Editore, Catania 2001