Giovanni Fattori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Fattori
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1825 (1825-09-06)
en Livorno
Morto 30-an de aŭgusto 1908 (1908-08-30) (82-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Grandduklando de ToskanioReĝlando Italio
Alma mater Accademia di belle arti di Firenze
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • gravuristo per akvaforto • fotisto
Verkoj Roman carts
Square formation at Villafranca
vdr

Giovanni FATTORI (Livorno, la 6-an de septembro 1825 - Florenco, la 30-an de aŭgusto 1908) estis itala pentristo, konsiderita la plej granda reprezentanto de la Macchiaioli.

Oni ne multe scias pri la juna vivo de Fattori, escepte de la fakto, ke li naskiĝis malriĉa. Li moviĝis al Florenco en 1846, li prenis kontakton kun la grupo de Caffè Michelangiolo kaj disĉiplo de Giuseppe Bezzuoli fariĝis. Malmultaj ekzemploj de liaj fruaj verkoj estis kolektitaj; ĉiuj skizoj montras, ke iliaj verkoj iĝis pli fortaj kaj maturaj nur post 1851. Liaj unuaj verkoj de ĉi tiu periodo estis ĉefe historiaj scenoj influitaj de Bezzuoli, ofte scenoj de la historio de la Mezepoko aŭ la Renesanco. Sola okazo inter artistoj, ĉiuj liaj rimarkindaj pentraĵoj estis faritaj post liaj 40 jaroj.

Li aliĝis al la bataloj por la unuiĝo de Italio. Lia unua verko pri la Risorgimento, nome "La itala kamparo post la batalo de Magento", elstaras en ĉi tiu periodo. De kiu la milita temo fariĝis unu el la plej ŝatataj de Fattori: bataloj, soldatoj, ĉevaloj. La alia revenanta temo estas la pejzaĝo, precipe lia regiono, la toskana maremmo.

Ofte priskribita kiel realisma, en ĉi tiu periodo estis membro de la Macchiaioli, nome la tendenco de pentristoj, kiu estis la pioniroj de la impresionismo. Fattori estas hodiaŭ konsiderita unu el la plej famaj membroj de ĉi tiu arta movado, kvankam tiutempe oni konsideris ĝin revolucia aŭ ridinda, depende de la vidpunkto, anstataŭ avangardo.