Lajos Debreceni Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Debreceni Kiss
Lajos Debreceni Kiss en 1925
Lajos Debreceni Kiss en 1925
Persona informo
Naskiĝo 1902
en Hungario Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 20-an de januaro 1950
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Lajos Debreceni Kiss [lajoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Debreceni Kiss Lajos estis hungara violonisto, orkestrestro.

Lajos Debreceni Kiss naskiĝis en 1902 en Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 20-an de januaro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Debreceni Kiss devenis el muzikista familio. Jam en la aĝo de ok jaroj li ludis en la orkestro de sia patro. Li studis muzikajn studojn dum 12 jaroj en muziklernejo. Li venis al Budapeŝto kun sia propra orkestro en 1925, sed iam poste li jam muzikadis eksterlande. Pli ol ducent muzikdiskoj estis faritaj en tri studioj. Li koncertis kun sia granda orkestro ĉefe en Vieno kaj Berlino. Ilia repertuaro konsistis ne nur el hungaraj popolkantoj (konataj ankaŭ ciganaj muzikaĵoj), sed ankaŭ popularaj violonsoloj kaj amuzkantoj. Kelkfoje li havis rolojn en hungaraj filmoj, nature kiel orkestrestro-violonisto.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Panaszkodik a hegedűm (Plendas mia violono)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]