Hukuta Masao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hukuta Masao
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1911 (1911-11-30)
Morto 1988 (plia detalo ne konata)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hukuta Masao (Kanagaŭa, 1912[1]-1988[2]) estis japana esperantisto, eldonisto kaj oficisto de Japana Esperanto-Instituto. Li ekesperantistiĝis en 1930. Li estis redaktoro de Samideano (1951-56). Li kunlaboris ekzemple por La Revuo Orienta kaj Orienta Kulturo. En 1961 li ricevis stipendion pro siaj studoj pri terminaro pri kino, foto kaj sonregistrado.

Lia novelo "Al kara fratineto" estis inkludita en la antologio Japana Kvodlibeto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 122.
  2. En tiu ĉi japanlingva teksto aperas la nomo de Hukuta Masao kun lia mortojaro: http://nagoya-esperanto.a.la9.jp/biblioteko/prez_kazi.html
  3. Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp. 49-54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]