John Colicos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Colicos
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1928 (1928-12-10)
en Toronto
Morto 6-an de marto 2000 (2000-03-06) (71-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John COLICOS (1928 – 2000) estis kanada aktoro.

Li komencis sian karieron per kinfilmo Forbidden Journey en 1950 kaj debutis en televido per Captain Brassbound's Conversion en 1953. En teatro li ekis en 1957 per teatraĵo Mary Stuart ĉe Phoenix Theatre en New York City. Dum 1950-aj jaroj li havis malgrandajn rolojn en televidaĵoj kaj en kinfilmoj kiel War Drums.

En 1960-a jardeko li partoprenis televidseriojn kiel The Defenders, Star Trek, The Name of the Game krom kinfilmo Anne of the Thousand Days.

Colicos aperis dum 1970-aj jaroj en televidaĵoj The High Chaparral, It Takes a Thief, Mission: Impossible, Night Gallery, Gunsmoke, Hawaii Five-O, Petrocelli, Mannix, Wonder Woman, Quincy M.E., The Six Million Dollar Man, The Bastard, Battlestar Galactica (kiel Baltar) kaj Charlie's Angels, kaj ankaŭ en kinfilmoj Doctors' Wives, Raid on Rommel, Red Sky at Morning, The Wrath of God, Breaking Point ktp.

Dum 1980-a kaj 1990 jardekoj li partoprenis kinfilmojn The Changeling, The Postman Always Rings Twice, Nowhere to Hide, No Contest, kaj televidaĵoj kiel Alfred Hitchcock Presents, Counterstrike, X-Men (voĉe), The Last Don kaj Star Trek: Deep Space Nine.