Majstro Mateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majstro Mateo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1139 (1139-11-30)
Morto 1-an de januaro 1217 (1217-01-01) (77-jaraĝa)
Lingvoj hispanaMezepoka latinoGalegportugala
Ŝtataneco Reĝlando Galegio
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto • epigrafisto
Verkoj Portiko de la Gloro
Choir of Master Mateo
vdr

Majstro Mateo (ĉ.150 - ĉ.1122 ~ 1217) estis skulptisto kaj arkitekto, kiu disvolvis sian verkadon en mezepokaj kristanaj reĝlandoj de la Iberia Duoninsulo dum la dua duono de la 12-a jarcento.

La unua konata fakto pri la Majstro Mateo estas dokumento de 1168, konservita en la arkivo de la Katedralo de Santiago, kie atestas, ke la Majstro jam laboris en la katedralo de Santiago kaj pro kio li ricevis gravan monsumon de la reĝo Ferdinando la 2-a de Leono. La Portiko de la Gloro de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo estas unu el liaj plej bone konataj verkoj.

Apenaŭ konserviĝas datumoj pri lia antaŭa trejnado, sed ĉio ŝajnas indiki, ke li havis longan karieron laŭlonge de la Jakoba Vojo, precipe en ĝiaj francaj sekcioj.