Belorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belorado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 798  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 3° 11′ U (mapo)42.4205133-3.1902362Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 130 km² (13 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belorado (Hispanio)
Belorado (Hispanio)
DEC
Belorado
Belorado
Situo de Belorado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belorado [+]
vdr

Belorado [beloRAdo] estas urbo kaj hispana municipo apartenanta al la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono. Situanta oriente de la provinco, proksime de Rioĥo kaj sur la deklivoj de la montaro Sierra de la Demanda, ĉe la Montoj de Ayago, ĝi situas en la komarko Montes de Oca, jura distrikto Partido de Briviesca, je 47 kilometroj de Burgoso. Ĝia ĉefa rivera fluejo estas la rivero Tirón. Ĝi estas la ĉefurbo de la sub-distrikto nomita La Riojilla Burgalesa (Burgosa Rioĥo) kaj same estas konsiderata ĉefurbo de la komarko Montes de Oca.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
Konvento de Nuestra Señora de Bretonera.
Popolfesto en Belorado.
Quintanaloranco.
Avellanosa de Rioja.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 133,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 754 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, kaj preskaŭ duoniĝis ekde la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 47 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas formata de submunicipoj Eterna, Puras de Villafranca (natura arbaro de fagoj, Groto de Fuentemolinos, 4 km longa, kaj minejoj de mangano inter 1844 kaj 1968), Quintanaloranco, Avellanosa de Rioja, Loranquillo kaj San Miguel de Pedroso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, en landlima areo inter Kastilio kaj Navaro. Tiukadre oni konstruis kastelon sur monteto kaj la loĝloko (iam sur la valo) estis translokigita ankaŭ sur la monteto. Belorado disvolviĝis danke al la vojkruciĝo inter la agrikultura valo kaj la brutobreda montaro.

En la 10-a jarcento, la unua grafo de sendependa Kastilio, dankema pro sia liberigo en Belorado (laŭ la Poema de Fernán González), havigis al la urbo privilegio okazigi bazaron lunde, kutime kiu ankoraŭ okazas ĉe la Placo kaj ties portikaro.

En 1116, Alfonso la 1-a (reĝo navar-aragona), havigis foruon kaj ankaŭ tiam oni agnoskas la privilegion okazigis la bazaron; tiukadre estis jam grava la juda komunumo ĉe la kastela kvartalo. Ankaŭ la reĝo Pedro la 1-a favoris la lokon, sed li malvenkis en enlanda kaj interfrata milito; rezulte la venkinta dinastio malfavoris la lokon kaj speciala la judaron, kiu devis elmigri, kio rezultis en urba dekadenco. La forpelo de la judoj el Hispanio, dekretita de la Katolikaj Gereĝoj, pliigis la dekadencan situacion. Tamen restis novkristanoj kaj posteulaj nobeloj kaj gravuloj, inter kiuj elstaris bankisto Simón Ruiz, sciencisto Hipólito Ruiz kaj instruisto.

En 2013 malfermiĝis priradia muzeo Museo de Radiocomunicación Inocencio Bocanegra kun unuamondmilita tranĉeo.

En 2015 aprobis Unesko ampleksigon de la Jakoba Vojo kaj oni inkludis Belorado-n kiel asocia elemento en ties norda sektoro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Maria kaj de Sankta Petro kaj la ermitejo, la Konvento de Nuestra Señora de Bretonera, la placo, la teatro, la ponto, restaĵoj de la kastelo kaj murego, grotoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]