Pál Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Hermann
Pál Hermann
Pál Hermann
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1902 (1902-03-27)
en Budapeŝto
Morto 18-an de majo 1944 (1944-05-18) (42-jaraĝa)
en Kaŭno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Subskribo Pál Hermann
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto
vdr

Pál Hermann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hermann Pál estis hungara komponisto, virtuoza violonĉelisto.

Manuskripto de Pál Hermann
Surskribo de Pál Hermann

Pál Hermann [1] naskiĝis la 27-an de marto 1902 en Budapeŝto, li mortis depost la 15-an de majo 1944 en nekonataj loko kaj cirkonstanco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Hermann devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio inter 1915-1919. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Bartók, Zoltán Kodály, Adolf Schiffer kaj Leó Weiner. Unuaj komponaĵoj de Hermann datiĝas de lia studenta tempo. Li komencis sian internacian koncertkarieron jam en la aĝo de 16 ludanta ofte sola en Eŭropo. Li daŭris la recitalojn en la 1920-aj jaroj kaj iom poste. Lia muzika partnero ofte estis Zoltán Székely (violonisto). Nederlanda gazeto nomis Hermann "Hungara Casals". Inter 1929 kaj 1934 li instruis en arta universitato de Berlino. En tiu periodo li edziĝis, en 1932 filino naskiĝis. Iom poste la edzino tragike mortis. Hermann pro la nazia minaco vivis en Bruselo (1934-1937) kaj Parizo (1937-1939), fine en Tuluzo li kaŝiĝis. En 1944 la polico ektrovis lin kaj estis deportita al Baltio (tiam Nazia Germanio).

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Duo pour violon et violoncelle (1920)
  • Trio à cordes (1921)
  • Grand Duo, pour violon et violoncelle (1929–30)
  • Toccata, pour piano (1936)
  • Ophélie
    Ophélie aŭdebla

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]