Campo Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campo Real
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 781  (2023) [+]
Loĝdenso 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 3° 23′ U (mapo)40.3381881-3.3813911Koordinatoj: 40° 20′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 61,8 km² (6 180 ha) [+]
Campo Real (Hispanio)
Campo Real (Hispanio)
DEC
Campo Real
Campo Real
Situo de Campo Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campo Real (Madrid) [+]
vdr

Campo Real (Reĝa Kampo) estas hispana municipo de la Madrida Regiono. Ĝi havas 5995 loĝantojn. Campo Real havas areon de 61,8 km² kaj loĝantaron de 78,72 loĝantoj / km². Ĝi situas ĉirkaŭ 35 km de la ĉefurbo, Madrido. La komunumo estas fama pro sia ŝafa fromaĝo, ĝia olivoleo kaj olivoj. Oni ankaŭ povas viziti la ceramikan muzeon, kie oni montras antikvaĵon. La urbo ĉirkaŭas malgrandan monteton, sur kies pinto estas la preĝejo Sankta Maria de la Kastelo, renesanca-herera stilo, kun gotika parto pro incendio en la 15-a jarcento. Ĝi ankaŭ havas tri malgrandajn kapelojn, inter kiuj elstaras la Sankta Kristo de la Roko, kiu estas la patrono de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Estas samnoma Campo Real (aragone Campo Reyal) kiel koloniiga urbeto en la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo.