József Kossovits
József Kossovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a jarcento en Hungara reĝlando |
Morto | 19-a jarcento en Hungara reĝlando |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • violonĉelisto |
József Kossovits [jOĵef koŝoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossovits József estis hungara komponisto, violonĉelisto. Lia familia nomo estis laŭ pli frua ortografio Kossowits aŭ Koschovitz.
József Kossovits [1] naskiĝis en la dua duono de la 18-a jarcento, li mortis en la unua duono de la 19-a jarcento.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pri vivo de József Kossovits oni scias preskaŭ nenion. Li estis kortega muzikisto de diversaj hungaraj magnataj familioj en Supra Hungarujo. Kelkaj el liaj komponaĵoj postrestis. Inter ili estas la plej konata kanto por poemo de Mihály Csokonai Vitéz (laŭ noto de Ferenc Kazinczy). Multaj el liaj komponaĵoj estas dancoj en la speciala hungara stilo "verbunkos". Iuj el liaj melodioj estis uzitaj de Ferenc Liszt. Aliaj komponaĵoj de Kossovits estis verkitaj por diversaj muzikaj instrumentoj, kiel la gitaro, estante "Lassú Magyar" la plej konata el ĉiuj.
Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Lavotta első szerelme (por poemo de Mihály Csokonai Vitéz, 1794; aperis en Vieno en 1803)
- XII Danses Hongroises (Vieno, 1803)
- VI. Hungaros (por violonkvaropo, 1807)
- Ungaria Masorko Cosaki (por orkestro, 1814)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://everipedia.org/wiki/lang_en/J%C3%B3zsef_Kossovits/ Arkivigite je 2019-06-07 per la retarkivo Wayback Machine