Harman kaj Ising

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harman kaj Ising
Persona informo
vdr

Hugh HARMAN (31a de aŭgusto, 1903 – 25a de novembro, 1982) kaj Rudolf Carl ISING (7a de aŭgusto, 1903 – 18a de julio, 1992) estis usona teamo por animacio konata kiel fondintoj de la animaciaj studioj de Warner Bros. kaj de Metro-Goldwyn-Mayer. Ili partikulare famiĝis pro la kontraŭmilita kartuno de Harman de 1939 en MGM nome Peace on Earth (Paco surtera) kaj la Oskar-premio de Ising pro la kartuno de MGM nome The Milky Way (La Lakta Vojo) en 1940.

Kvankam Harman kaj Ising kontribuis al multo de tio kio estos poste konata kiel stilo Disney, ili estis maldungitaj kiel simplaj kopiistaĉoj. Reale, Harman kaj Ising neniam klopodis imiti Disney; ili estis klopodante fari rafinitajn kartunojn kies kvalito brilus kompare kun la laboro de aliaj.[1] Iliaj ripetitaj klopodoj fari bonkvalitajn kartunojn kaj iliaj malakcepto ligiĝi pere de buĝetoj kondukis al nombraj disputoj kun iliaj produktoroj. Pro tio, ili estis malkapablaj krei longdaŭrajn rolulojn. Anstataŭe, ili kreis studiojn kiuj poste produktos tiajn rolulojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Cartoonbrewfilms.com". Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine Cartoonbrewfilms.com. Alirita la 12an de junio 2019.