Walter Borgius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Borgius
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1870 (1870-11-02)
en Frankfurto ĉe Odro
Morto 1-an de oktobro 1932 (1932-10-01) (61-jaraĝa)
en Lichterfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ekonomikistoverkistojuristoinstruisto
Verkoj Q115536279
vdr

Walter Borgius (naskiĝis la 2-an de novembro 1870 en Frankfurto ĉe Odro; mortis la 1-an de oktobro 1932 en Berlin-Lichterfelde) estis germana ekonomikistoj kaj reprezentanto de la individuisma anarkiismo.

Li estis vicprezidanto de la berlina grupo de la Deutsche Esperanto-Gesellschaft en 1907/08.

Fine de la jaro 1908 la plej multaj estraranoj forlasis la asocion pro la diskuto pri reformoj de Esperanto. Borgius verkis broŝuron kun la titolo: Warum ich Esperanto verließ. Eine Studie über die gegenwärtige Krisis und die Zukunft der Weltsprachen-Bewegung.

En la historio de Esperanto li estas rigardata kiel idisto.

Borgius estis tre aktiva en diversaj sociaj movadoj antaŭ la Unua Mondmilito kaj havis personajn kontaktojn al gravaj personoj, kiel Helene Stöcker, Adolf Damaschke.

Li ricevis respondon al demando de Friedrich Engels.

Li estis kunlaboranto de revuoj.

En 1924 li havis akcidenton kaj perdis gambon.

Famkonata estas lia verko "Die Schule – ein Frevel an der Jugend", en kiu li kompilis kritikon al la strukturo kaj organizo de la lernejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Warum ich Esperanto verließ. Eine Studie über die gegenwärtige Krisis und die Zukunft der Weltsprachen-Bewegung. Liebheit & Thiesen, Berlin 1908
  • Die Schule – ein Frevel an der Jugend. Verlag Radikaler Geist, Berlin-Wendenschloss 1930 (1.–3. Tsd.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]