Aaron Bunsen Lerner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaron Bunsen Lerner
(1920-2007)
Usona dermatologo kaj malkovrinto de la dormo-hormono melatonino, en 1958.[1][2] En la Universitato de Miĉigano, li pioniris en la uzo de la "psoralenoj" en la traktado de la vitiligo.
Usona dermatologo kaj malkovrinto de la dormo-hormono melatonino, en 1958.[1][2] En la Universitato de Miĉigano, li pioniris en la uzo de la "psoralenoj" en la traktado de la vitiligo.
Persona informo
Naskiĝo 21-a de septembro 1920
en Minneapolis, Graflando Hennepin, Minesoto, Usono
Morto 3-a de februaro 2007
en New Haven, Konektikuto, Usono
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Yale
Universitato de Minesoto
Universitato de Miĉigano
Universitato de Oregono
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aaron Bunsen Lerner (1920-2007) estis usona kuracisto, dermatologo, esploristo kaj universitata profesoro. Li estis agnoskita kiel la dekano de la pigmentadaj esploroj, ricevis siajn diplomojn kiel Doktoro pri Medicino kaj Doktoro pri Filozofio en la "Universitato de Minesoto". Li pasigis produktivajn jarojn en la Universitatoj de Miĉigano kaj Oregono kie li asociiĝis al la dermatologo Thomas Bernard Fitzpatrick (1919-2003). Inter 1958 kaj lia emeritiĝo, li estis profesoro kaj (ekde 1971) direktoro de la Departemento pri Dermatologio en la Universitato de Yale.

Li studis la efikojn pri la stimula hormono de la melanocitoj kaj esploris la senpigmentigon kaŭzatan de la "monobenzono". Samtempe li asistis la dermatologon Ftizpatrick kiu establis la ĉeeston de la tirozinazo en la homa haŭto.[3] Lia meza nomo "Bunsen" estis donita al li pro lia profunda amo al kemio. Dum sia medicina lernejo, li studis la metabolon de la "homogentizata acido"[4], kiu estis grava por la kompreno de la "alkaptonurio"[5]

Kiel medicina studento, li ankaŭ izolis la unuan unuklonan antikorpon kaj kreis la terminon "krioglobulino" agnoskinte la kapablecon de ĉi proteinoj precipitiĝi sub malaltaj temperaturoj. Li havis kvar infanojn, du el ili naskiĝis dum liaj unuaj jaroj en la "Universitato de Yale", kaj minimume unu el ili (Michael Lerner) estis ĉiam varbita por helpi lin en siaj eksperimentoj en la matenaj sabatoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

D-ro Lerner probable estis pli konata pro la teamo de esploristoj kiuj izolis kaj nomis la hormonon melatoninon. Li estis fakulo pri la metabolaj fundamentoj de la heredigitaj malsanoj, aparte la vitiligo, al kiu li, en 1980-aj jaroj, disvolvis terapion pri haŭto-transplantado. Li estis edziĝita al Marguerite Rush Lerner, ankaŭ kuracistino kaj aŭtorino de libro por infanoj kaj alia verko pri engaĝiĝo al la medicina lernejo ("Medical School: The Interview and the Applicant"). Iliaj gefiloj Ethan A. Lerner kaj Michael R. Lerner estas ambaŭ dermatologoj kaj bonsukcesaj entreprenistoj. Ethan Lerner estas asociita profesoro pri dermatologio en la "Harvarda Medicina Lernejo" kaj en la "Masaĉuseca Ĝenerala Hospitalo". Michael Lerner estas praktika kuracisto en San Diego, Kalifornio.

Kemia strukturo de la melatonino, malkovrita de Aaron Bunsen Lerner, en 1958.

Historio pri la pineala glando kaj la melatonino[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento, tri gravaj eventoj okazis, igante eblan la imponan progreson de esploroj pri la pineala glando okazinta ekde la 1960-aj jaroj, nome, la publikigadon de verko titolita "The Pineal Gland", en 1954, far Mark D. Altschule kaj Julian Kitay, en la Harvarda Universitato; la izolo de la melatonino, en 1958, de la dermatologo Aaron B. Lerner kaj kunlaborantoj, en la "Universitato de Yale", kaj la malkovro ke tiu endokrina organo estas rekte kontrolata de eksteraj faktoroj. La sekvenco de ĉiuj tiuj gravaj malkovroj en mallonga tempo-periodo (1954-1965) establis la bazojn por la kuranta scienca konado rilate al la pineala glando, ŝanĝante la malaktualiĝintan koncepton de vestiĝa organo sen ajna fiziologia altstareco al la moderna kaj kuranta koncepto pri "neŭroendokrina transduktilo".

En la komenco de la 1950-aj jaroj, Altschule kaj Kitay, kiu estis kunrilatitaj la administradon de pinealaj ekstraktaĵoj kun modifoj en la grando de la rat-ovarioj, reviziis la tutan polemikan literaturon pri la pineala glando publikigitaj ĝis 1953 (totaligante 1762 originalajn dokumentojn) kaj publikigis n 1954 libron titolitan "The Pineal Gland". Ekde ilia kritika revizio pri la tiama stato de la "pinealogio", ĉi-verkistoj konkludis ke la tri ĉefaj funkcioj de la pineala glando estis, nome, kontrolo de la gonada funkcio, partopreno en la kromata respondo de la haŭto al ŝanĝoj sub lummedioj en la malaltnivelaj vertebruloj, kaj potenca ligilo al malordoj je konduto. Per tiu laboro, finfine la pineala glando eniris en la akademian rondon de la sciencoj.

La sekvanta paŝo estis identigo do la endokrina faktoro respondeca pri la funkcia aktiveco de la pineala glando. Tiusence, jam en 1917 Carey P. McCord (1886-1979) kaj Floyd P. Allen (1911-1971)[6] el la "Universitato Johns Hopkins", sukcesis konfirmi ke la pinealaj ekstraktaĵoj povis malheligi la haŭtojn de la ranidoj, tre eble pro iu fenomeno je agregado de pigmento-grajnoj en individuaj melanoforoj. Post kvardek jaroj, Aaron B. Lerner, el la "Universitato de Yale", komencis siajn studojn por identigi la respondecan faktoron kaj klarigi ĉi-malheligon en la haŭto de la amfibioj, komence kun Yoshitaka Takahashi, kuracisto en la "Universitato de Tokio", kiu finis en 1958 kun la izolo de eta kvanto (100μg) da indolaminoj (N-acetil-5-metokso-triptamino), ekstraktiaj el procezado de 250 mil pinealaj glandoj el bovoj (100 kg), al kiu li nomis "melatonino" (el la greka "melas", kiu signifas nigra aŭ malhela). Ĉi-malkovro estis la plej granda mejloŝtono en la historio de la esploroj pri la pineala glando, ĉar, finfine ĝi demonstris ke, kemiaĵo sintezita kaj liberigita de la pineala glando, elmontris endokrinan funkcion.[7]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Einstein and Newton: A Comparison of the Two Greatest Scientists, Minneapolis, 1973
  • Metabolism of Phenylalanine and Tyrosine
  • Cryptococcosis, 1958, kune kun R. G. Crounse
  • Biochemical basis of human melanin pigmentation, februaro 1954
  • Pathogenesis of generalized dermal pigmentation secondary to malignant melanoma and melanuria, kune kun Hamilton Montgomery, 1954
  • Pigmentary disorders, kune kun Thomas Ftizpatrick
  • Metabolism

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]