Francisco Javier Moleón
Aspekto
Francisco Javier Moleón | |
---|---|
Persona informo | |
Francisco Javier MOLEÓN (ankaŭ Francisko Ksavero Moleono) (n. la 2-an de decembro 1964) estas hispana esperantisto kaj esperantlingva verkisto kaj tiel li kontribuis por esperantaj gazetoj, kiel Kontakto, de kiu li redaktis unu numeron, Beletra Almanako kaj aliaj. Li estas membro de la t.n. Hispana Opo. Kaj estis oficisto de UEA (1986-1991).[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Fantomdelegito" en La mirinda libro.[2]
- "Malantaŭ la pordo" (Francisko Ksavero Moleono, t.e. Francisco Javier Moleón) Tria premio, originala prozo, Belartaj Konkursoj de UEA, 1986. [3]
- "La tagon de via morto" en Beletra Almanako.[4]
- "Du disvibroj de samkorda rakonto" en Beletra Almanako.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Intervjuo en Libera folio Alirita la 4an de septembro 2019.
- ↑ La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp. pp. 31-36.
- ↑ En Pandemonio, Centra Oficejo de UEA, Grafika Centro Antverpeno, 1987.
- ↑ "La tagon de via morto" de Francisco Javier Moleón en Beletra Almanako (3), septembro 2008.
- ↑ "Du disvibroj de samkorda rakonto" de Francisco Javier Moleón en Beletra Almanako (12), oktobro 2011.