George Dennison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Dennison
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01)
Morto 1-an de januaro 1987 (1987-01-01) (62-jaraĝa)
Alma mater La Nova LernejoUniversitato de Novjorko vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George DENNISON (1925–1987) estis usona romanisto kaj novelisto plej bone konata pro The Lives of Children (Vivoj de infanoj), nome sia rakonto pri la lernejo de la Unua Strato. Li verkis ankaŭ fikcion, teatraĵojn kaj kritikajn eseojn, el kiuj elstaras ĉefe lia romano Luisa Domic kaj kolekto de noveloj, nome Pierrot and Other Stories. Kreskiĝinta en antaŭurbo de Picburgo, li aliĝis al la Usona Ŝiparmeo dum la Dua Mondmilito, ĉeestis en la New School for Social Research por GI Bill, kaj faris gradigajn kursojn en la Universitato de Novjorko.

Kvankam li dediĉis sin mem ĉefe al sia arto, li ankaŭ instruis en lernejoj dum nombraj jaroj, je ĉiuj niveloj el infanĝardeno al altlernejo. Li instruis en la New York Institute for Gestalt Therapy kun Paul Goodman kaj poste laboris kun tre malfacilaj infanoj kiel helpa terapiisto kaj instruisto. Kiel edukisto li disvastigis la ideon ke la rilato, ne la instruado, helpis realan lernadon. Tiaj lernejoj bezonas esti lokoj kie libero de elekto kreis la fidon kiu permesas plenan rilaton inter instruistoj kaj studentoj. Tiuj ideoj estis konsideritaj radikalaj ĉar ili kritikis la devigan restadon kaj la fokuson al ekstera studenta konduto por plibonigi la rezultojn de la studentoj. Ĉar la fokuso al kontrolado de la konduto de la studentoj intermetiĝas kun la rilataro, lia verkaro sugestas preferon por malgrandaj lernejoj kaj enhavas kritikaron de grandaj lernejoj, speciale en sia kapablo estis efektiva ĉe grandriskaj studentoj. Li kredis, ke instruado estis arto, ne reale scienco kaj tiel neniam estis tekniko kiu okazigis lernadon, sed anstataŭe la plenan komplekson de individua rilataro inter studentoj kaj instruistoj, kio ne estis reduktebla al la antaŭdireblo de tekniko. Krome, li sentis, ke multo de grava lernado okazas strikte ene de la studenta individua motivado kaj inter studentoj, kiam la instruistoj estas sufiĉe saĝaj.

Liaj teatraĵoj estis produktitaj en la Judson Memorial Church en Novjorko kaj aliloke, kaj liaj eseoj kaj fikcio aperis en multaj gazetoj. Fine de la 1960-aj jaroj George Dennison kaj lia edzino Mabel Chrystie, nome fondinto de la lernejo de la Unua Strato, translokiĝis al rura Maine, kie ili edukis tri infanojn.