Hausen (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hausen
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 11° 1′ O (mapo)50.807211.0111Koordinatoj: 50° 48′ N, 11° 1′ O (mapo) [+]
Alto 328 m [+]
Areo 1,67 km² ( 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hausen (Turingio)
Hausen (Turingio)
DEC
Hausen
Hausen
Situo de Hausen
Hausen (Germanio)
Hausen (Germanio)
DEC
Hausen
Hausen
Situo de Hausen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hausen (Arnstadt) [+]
vdr
Nikolao-kirko en Hausen

Hausen estas ekde la 1-a de januaro 2019 kvartalo de la urbo Arnstadt en Distrikto Ilm, Germanujo, kun 159 enloĝantoj en 2004 sur teritorio de 1,67 km². Ĝia alteco estas de 328 metroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas inter la centro de Arnstadt (nordoriente) kaj Stadtilm (sudoriente) en la valo de la rivero Wipfra; ĉ. 1 kilometron pli oriente la federacia aŭtostratego A71 kondukas, malantaŭ kiu altiĝas la 388 metrojn alta monteto Schlossberg. Norden kaj suden kondukas la Wipfra-valo dume eoste de Hausen komenciĝas randa ebenaĵo de Turingia Baseno kovrante la tutan nordorienton de Distrikto Ilm. Ankaŭ orienten kondukas la ravineto Steingraben kiu finiĝas ĉe la forlasita loko Lengefeld. Najbaraj komunumoj estas Marlishausen, kiu intertempe tre etendiĝis en la direkto de Hausen (norde) kaj Görbitzhausen (sude).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua endokumenta mencio iĝis jam en 932. Ĝis 1920 ĝi estis parto de la administrejo Schwarzburg-Sondershäuser Oberherrschaft ene de la Duklando Schwarzburg-Sondershausen, ĝis turingujiĝo. En 1963 Hausen iĝis parto de Marlishausen, en 1994 de Wipfratal umgegliedert.[1] Arnstadt-iĝo estis en januaro 2019.[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ja vidindas la paroĥuja Kirko Sankta Nikolao; la iama kapelo kun stranga formo estas de romanika origino. Alikonstruiĝo ĝia estis en la 15-a, la 16-a kaj la 19-a jarcentoj. La interno datumas de ĉ. 1700. La triptiko-altaro estas de ĉ. 1500, la orgeno de 1842.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej konata entrepreno surloka estas Naturerlebnishof, bieno kun biodinamika agrikulturo en iama muelejo kie oni ofertas ankaŭ gastigon de unuopuloj kaj klasoj lernejaj. Tie oni trafis ekz. akvobubalojn kaj kamerunajn ŝafojn.[3]. Daŭripova engaĝiĝo por naturo kaj mediprotektado memkompreneblas. Pluraj partoj de la televida serio Die Büffelranch tie filmigitis. Stratoj unuigas Hausen kun Marlishausen norde, Görbitzhausen sude kaj Branchewinda sudueste. Arnstadt-centro situas ses kilometrojn for nordueste kaj la alirejo al la federacia aŭtostratego A 71 atingeblas post 2 km da veturo norden. Tra Hausen kondukas, sen haltejo, la fervojlinio inter Arnstadt kaj Saalfeld (Saale). La proksima stacidomo estas en Marlishausen.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poesĉel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Herausgeber: Statistisches Bundesamt
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795 ss.
  3. Hejmpaĝo biena[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Familienbuch von Hausen, Wipfratal im Ilm-Kreis (Thüringen) für die Jahre 1636 - 1937. Plaidt: Cardamina 2013, ISBN 978-3-86424-157-4 (= Ortsfamilienbücher Mitteldeutschlands 7)