Sydney Smith Haldimand Dickens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sydney Smith Haldimand Dickens
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1847 (1847-04-18)
Morto 2-an de majo 1872 (1872-05-02) (25-jaraĝa)
en maro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Eastman's Royal Naval Academy
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoMary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Sydney Smith Haldimand DICKENS (18a de aprilo 1847 – 2a de majo 1872) estis oficiro de la Reĝa Mararmeo kaj la sepa gefilo kaj kvina filo de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine.[1]

Kiam liaj gepatroj separiĝis en 1858, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.

Li estis edukita en la Militlernejo Brackenbury de Wimbledon kaj en la pensionlernejo de Mr Gibson en Boulogne-sur-Mer, kun siaj fratoj, Alfred kaj Henry.[2] En la 11a de septembro 1860, estante 14-jaraĝa, Sydney Dickens aliĝis al la Reĝa Mararmeo kiel lernanto en la lernoŝipo "Britannia·. Dum postaj jaroj li promociis al rangoj de midŝipmano kaj ĝis leŭtenanto. Charles Dickens fieris pri la mararmea kariero de Sydney, sed malkontentis ĉar li falis en fortaj ŝuldoj, kaj li malakceptis helpi lin.[3]

Servante sur la "Topaze" Sydney Dickens estis nevalidigita for de la Mararmeo pro malsano la 22an de aprilo 1872.[4] Li restis surŝipe de la Topaze por reveni el Hindio al Anglio, kaj mortis mare kelkaj tagojn poste.[5][4] Li estis "entombigita" maren en la Hinda Oceano.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. charlesdickenspage.com The Children of Charles Dickens
  2. Dickens, Henry Fielding 'The Recollections of Sir Henry Fielding Dickens, K.C.' Publikigita de William Heinemann Ltd (1934) p 11
  3. fidnet.com Arkivita la 7an de majo 2009 en Wayback Machine, Family and Friends of Charles Dickens
  4. 4,0 4,1 "Image details—Dickens, Sydney Smith Haldiman—Lieutenant—Executive Officers' Services" . DocumentsOnline. The National Archives. Alirita la 5an de februaro 2009.
  5. "Image details—Dickens, Sydney Smith H—Sub Lieutenant—Naval cadets to Admirals". DocumentsOnline. The National Archives. Alirita la 5an de februaro 2009.
  6. 'The Family Tree of Charles Dickens' de Mark Charles Dickens, Publikigita de Charles Dickens Museum (2005)