Angla-hispana milito (1585–1604)
Angla-hispana milito (1585–1604) estis nekonstanta konflikto inter la regnoj Reĝlando Anglio kaj Reĝlando Hispanio kiu fakte neniam estis formale deklarita.[1] La milito estis formita de dise apartaj bataloj, kaj komencis per angla militekspedicio in 1585 al tio kio estis tiam Hispana Nederlando sub la komando de Robert Dudley, Grafo de Leicester, subtene al la rezistado de la Ĝeneralaj Statoj kontraŭ la regado de Habsburga Hispanio.
Anglio atingis kelkajn venkojn en Cádiz in 1587, kaj Hispanio suferis la retiron de la Nevenkebla Mararmeo en 1588, sed poste angloj suferis kelkajn malvenkojn de la Angla Nevenkebla Mararmeo en 1589 kaj de la ekspedicioj de Drake–Hawkins kaj de Essex–Raleigh en 1595 kaj en 1597 respektive. Du postaj hispanaj mararmeoj estis senditaj en 1596 kaj 1597 sed ili malsukcesis en siaj celoj ĉefe pro malnova vetero kaj malbona preparado.
Tiu milito haltiĝis ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento dum kampanjoj en Nederlando, Francio kaj Irlando. Ĝi finiĝis per la Traktato de Londono, negocita en 1604 inter reprezentantojn de la nova reĝo de Hispanio, nome Filipo la 3-a, kaj la nova reĝo de Anglio, nome Jakobo la 1-a. Anglio kaj Hispanio interkonsentis ĉesi siajn militajn intervenojn en la Hispana Nederlando kaj Irlando, respektive, kaj la angloj finigis sian piratadon en alta maro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rowse, A. L (1955). The Expansion of Elizabethan England. palgrave macmillan. p. 241. ISBN 978-1403908131.