Laurens Hammond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurens Hammond
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1895 (1895-01-11)
en Evanston
Morto 3-an de julio 1973 (1973-07-03) (78-jaraĝa)
en Cornwall
Tombo Cornwall Hollow Cemetery
Loĝloko Evanston
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Cornell • Cornell University College of Engineering • Lernejo Alzaca
Okupo
Okupo orgenkonstruo • patent inventor
vdr

Laurens HAMMOND (11a de januaro, 1895 – 1a de julio, 1973), estis usona inĝeniero kaj inventisto. Liaj inventoj estis, plej fame, la Hammond-orgeno, la Hammond-horloĝo de la Hammond Clock Company, kaj la unua en la mondo polifonia muzika sintezilo, nome Novachord.

Li komencis sian karieron post la Unua Mondmilito en Detroit por la Gray Motor Company. Poste li iris al Novjorko por labori per si mem. En 1922 li inventis la sistemon Teleview por rigardi tridimensiajn filmojn per specialaj okulvitroj. Poste li laboris por motoroj, horloĝoj kaj piano.

Dum la Dua Mondmilito, Hammond helpis al la desegnado de kontrolsistemoj por gviditaj misiloj.