Spandau Ballet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reunuigita Spandau Ballet koncerte en la "Berlin Fashion Week" en januaro 2010.

Spandau Ballet estis angla bando de novonda muziko formita en Islington, Londono, en 1979. Inspirita de la postpunka subkultura dancmuziko, ili aperis komence de la 1980-aj jaroj kiel loka bando por la publiko Blitz Kids, ludante "Eŭropan Dancmuzikon" kiel "The Applause".[1][2][3] Ili iĝis unu el la plej sukcesaj grupoj de la epoko de Novromantikuloj de la Brita pop-muziko kaj estis parto de la Dua Brita Invado al Usono en la pintolisto Billboard Top 40 en la 1980-aj jaroj, vendante 25 milionojn da ekzempleroj de albumoj kaj atingante 23 pintajn unuopaĵojn tutmonde.[4][5][6] La bando havis ok pintajn sukcesojn en la brita listo de albumoj, inklude tri grandsukcesajn kompilaĵojn kaj albumon de re-registrita materialo. Iliaj muzikaj influoj gamas de punkroko kaj soulo ĝis Frank Sinatra kaj Tony Bennett.[7]

La bandanaro klasike konsistis el Gary Kemp por gitaro, sintezilo kaj helpa kantisto, lia frato Martin Kemp por baso, kantisto Tony Hadley, saksofonisto Steve Norman kaj drumisto John Keeble. Gary Kemp estis ankaŭ la kantoverkisto de la bando. Ilia debuta unuopaĵo "To Cut a Long Story Short" atingis la kvinan lokon en la pintolisto de Britio en 1980. Ĝi estis la unua el dek unuopaĵoj en la pintolisto de dek plej sukcesaj de Britio. La bando pintis en populareco en 1983 per la albumo "True", kies titolkanto atingis la unuan lokon en Britio kaj la pintan kvinopon en Usono. En 2011, ĝi ricevis premion BMI kiel unu el la plej luditaj kantoj en la usona historio per kvar milionoj da elsendoj.[8] En 1984, ili ricevis premion Brit pro teknika elstareco, kaj estis la unuaj al kiuj alvenis Bob Geldof por formi la originan bandanaron de "Band Aid".[9] En 1985, ili partoprenis en la bonfara koncerto de Live Aid en la stadiono Wembley.

En 1990, la bando ludis sian lastan koncertan spektaklon antaŭ 19-jara foresto. En 1999, Hadley, Norman kaj Keeble lanĉis malsukcesan proceson en tribunalo kontraŭ Gary Kemp kaj Reformation Publishing pro kunhavo de la rajtoj por la kantoverkado.[10] Spandau Ballet re-formiĝis en 2009 por The Reformation Tour, nome tutmonda turneo de la “plej grandaj sukcesoj”. En 2014, ilia dokumenta filmo, Soul Boys of the Western World,[11] estis tutmonde premierita en la Kinofestivalo SXSW en Austin, Teksaso. Ĝi estis oficiale prezentita en kinofestivaloj de Romo, Gento kaj Novjorko kaj estis premierita en Eŭropo en la Royal Albert Hall, Londono.

En 2017, Hadley anoncis sian foriron el Spandau Ballet.[12] Unu jaron poste, la bando anoncis la kantiston kaj aktoron Ross William Wild kiel ilia nova frontulo por serio de koncertoj en Eŭropo kaj unu apartan spektaklon en la Hammersmith Apollo en Londono.[13][14][15] Subite en majo 2019, Wild anoncis, ke li lasis la bandon “por sekvi mian propran muzikon per mia bando Mercutio”,[16] dum la basisto de Spandau, Martin Kemp, konfirmis, ke ne estas pluaj planoj por pliaj turneoj de Spandau.[17]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Journeys to Glory (1981)
  • Diamond (1982)
  • True (1983)
  • Parade (1984)
  • Through the Barricades (1986)
  • Heart Like a Sky (1989)
  • Once More[18] (2009)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McCormick, Neil (18a de marto 2015). "Spandau Ballet, O2 Arena, review: 'celebratory'". ISSN 0307-1235. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  2. Johnson, David (3a de oktobro 2009). "Spandau Ballet, The Blitz Kids and the birth of the New Romantics". The Observer. ISSN 0029-7712. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  3. Simper, Paul (2017). Pop Stars In My Pantry. 6th Floor Mutual House 70 conduit Street London W1S 2GF: Unbound. p. 15. ISBN 978-1-78352-388-7.
  4. "Spandau Ballet Finds Redemption and Reformation After Years Apart". PopMatters. 5a de junio 2015. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  5. Editor, Anita Singh, Showbusiness (26a de marto 2009). "Spandau Ballet interview". ISSN 0307-1235. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  6. Menefee, Lynne (2a de majo 2015). "Concert Review: Spandau Ballet at 9:30 Club in Washington, D.C." Maryland Theatre Guide. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  7. Macnab, Geoffrey (30a de septembro 2014). "Spandau Ballet's Soul Boys Of The Western World, film review: Band remember roots". The Independent. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  8. "Spandau Ballet's True wins award". BBC News. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  9. Kemp, Gary (2009). I Know This Much From Soho to Spandau. 77-85 Fulham Palace Road London W6 8JB: Fourth Estate. pp. 211–213. ISBN 978-0-00-732330-2.
  10. "BBC News | Entertainment | Spandau court bid fails". news.bbc.co.uk. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  11. "Spandau Ballet Add Second O2 Arena Date". Arkivigite je 2019-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Smooth. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  12. @TheTonyHadley (3a de julio 2017). "A statement from Tony Hadley :- I am..." (Tweet). Alirita la 27an de oktobro 2019. – via Twitter.
  13. "Band Return With Ross William Wild". spandauballet.com press release, 7a de junio 2018.
  14. "Dad band Spandau preen with pride for Ross their newly adopted son". Shapersofthe80s. 7a de junio 2018. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  15. "My New Band". Instagram, 8a de junio 2018.
  16. @RossWilliamWild (23a de majo 2019). "I have formally quit the band @SpandauBallet..." (Tweet). Alirita la 27an de oktobro 2019. – via Twitter.
  17. Kemp, Martin (23a de majo 2019). "Martin Kemp talking to Phillip Schofield and Holly Willoughby". Arkivigite je 2019-05-23 per la retarkivo Wayback Machine ITV’s This Morning. Alirita la 9an de junio 2019.
  18. Strong, Martin C. (2000). The Great Rock Discography (5th ed.). Edinburgh: Mojo Books. pp. 911–912. ISBN 1-84195-017-3.