Xavier Ros-Oton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Ros-Oton
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1988 (1988-03-31) (35-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Politeknika de Katalunio vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
Doktoreca konsilisto Xavier Cabré vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xavier Ros-Oton (Barcelono, 1988) (prononco en la kataluna [ʃəβiˈe ˌroz uˈton]) estas kataluna matematikisto kaj profesoro en la Universitato de Zuriko. Lia esplorado metas la fokuson sur la analizon de partaj diferencialaj ekvacioj kaj, pli precize, sur la teorion de la reguleco de ekvacioj elipsaj kaj parabolaj.

Li lastatempe esploris la problemojn de libera limo, kie elstaras liaj kontribuaĵoj en la studado pri obstaklaj problemoj. Reliefiĝas liaj kunlaboraĵoj kun la esploristoj plej influaj el la matematikista komunumo: Luis Caffarelli, unu el la ĉefaj fakuloj en la mondo pri partaj diferencialaj ekvacioj, kaj Alessio Figalli, kiu ricevis la premion Medalo Fields en 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]