Pepe Marchena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepe Marchena
Persona informo
vdr

Pepe MARCHENA aŭ la Niño de Marchena (José Tejada Martín, Marchena, provinco Sevilo, 7a de novembro 1903Sevilo, 4a de decembro 1976) estis hispana kantisto de flamenko.

Li famiĝis kiel Niño de Marchena (la infano de Marchena). Li estis unu el la plej elstaraj en la epoko de la flamenka kantarto, elstare per stiloj kiel "fandango", "taranta" kaj "malagueña" (malagana).

Li estis la plej populara tiam, kreis la ĝenron "colombiana" (kolombia), nura flamenka subĝenro kreita en la 20a jarcento, kaj enkondukis deklamaĵojn en la flamenka kantarto kaj miksis kelkajn stilojn kun aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis ekstergeedza filo, devis labori ankoraŭ infano kaj nek iris al lernejo, nek lernis legi aŭ skribi. Li ekkantis kiel vaganta artisto tra trinkejaĉoj, kaj poste jam en teatroj. En la Teatro López de Ayala de Badajoz li spektis la ludon de la teatraĵo de la fratoj Álvarez Quintero nome "Amores y Amoríos", kiu ege plaĉis al li kaj ekde tiam li kantis la fragmenton "La Rosa", kiu iĝis lia plej petita peco. En 1925 li registris ĝin por la unua fojo.

Li kreis partikularan stilon, tiel ke multaj sekvantaj kantistoj uzis similajn nomojn kiel Niño de Marchena II, Marchena de Madrid, El Marchenilla de Aranjuez, Luquitas de Marchena kaj aliaj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Li aperis en ses filmojn, nome la jenaj:

Filmoj Jaro Rolo
Paloma de mis amores 1935
María del Carmen 1935
La Dolores 1939 Sargento Rojas
Martingala 1940 Martín Gala
Aires de Ronda 1943
La Reina Mora 1955 Esteban

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cobo Guzmán, E. Pepe Marchena y Juanito Valderrama: dos figuras de la ópera flamenca, Almuzara: 2007
  • Cobo Guzmán, E. Vida y cante del Niño de Marchena, Córdoba 1990
  • Díaz González, R. Antología de los cantes de Pepe Marchena, Ayuntamiento de Marchena, Diciembre de 2001.
  • González Climent, A. Comentario crítico sobre su cante. Época de la ópera flamenca: 1925-1929- Pepe Marchena, la ópera flamenca y otros ensayos, Madrid: Demófilo 1975.
  • Ramos Alfonso, R. Pepe Marchena. Apuntes biográficos y artísticos, Marchena 1996.
  • Rojo Guerrero, G. La dimensión infinita de Pepe Marchena, Sevilla 2008.
  • Rondó Sellés, R. Pepe Marchena: el arte de transgredir creando, Signatura Ediciones, 2006.
  • Rueda Giraldo, A. El niño eterno. Sevilla: 2016.