Ferenc Pintér (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto prezentas falsan naskiĝdaton!

Ferenc Pintér
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1932 (1932-11-30)
en Vlčany
Morto 7-an de julio 2011 (2011-07-07) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Ferenc Pintér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pintér Ferenc estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.

Ferenc Pintér[1] naskiĝis en 1933 en Vlčany (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 7-an de julio 2011 en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Pintér apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li lernis en sia naskiĝvilaĝo, sed depost la 2-a mondmilito la plena familio estis deportita al Nagybánhegyes. Li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged, poste sciencan gradon en Universitato Lomonosov. Hejmenveninta li instruis en la Scienca Universitato de Szeged. Li okupiĝis pri optiko kaj lasero. En 1983 li estis nomumita katedrestro. En 1998 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn en 1992 kaj 1993. Li havis edzinon, kiu naskis plurfoje. Laŭ lia lasta peto liaj cindroj estis disŝutitaj al Váh ĉe Vlčany.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés az atom és molekula spektroszkópiába (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]