Árpád Berczik (biologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Berczik
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1929 (1929-05-07) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologo
vdr

Árpád Berczik [bercik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berczik Árpád estas hungara hidrobiologo, zoologo, ekologo, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (koresponda en 1982, ordinara en 1990).

Árpád Berczik[1] naskiĝis la 7-an de majo 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Berczik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951. Post la diplomo li instruis jaron en gimnazio en Székesfehérvár, poste li aliĝis al la universitata esplora grupo. Li ricevis la instruan rangon docento en 1974, li profesoriĝis post 3 jaroj. Li instruis ĝis la emeritiĝo en 1991. Li estis ankaŭ institutestro inter 1978-1991. Intertempe li kandidatiĝis en 1956, doktoriĝis en 1975 antaŭ la akademio. Plej ofte li esploris la Danubon kaj Fertő-n. Li ricevis premiojn inter 1971-2013.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hidrobiológia és szennyvízbiológia (1969, 1972)
  • Törekvések a potamoökológia szemléletének fejlesztésére (1983)
  • Szigetköz. Környezettudományi kutatások, környezeti állapot, ökológiai követelmények (kunaŭtoro, 1993)
  • Macroinvertebrate Communities in Reed Litter (kunaŭtoro, 2001)
  • Living Danube. 39th IAD Conference. 21–24 August, 2012, Szentendre. Limnological reports 39. Proceedings (kunredaktoro, 2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]