Usona departemento pri energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona departemento pri energio
emblemo
flago
federacia ministerio de Usono • ministerio pri energio
Komenco 4-a de aŭgusto 1977 vd
Antaŭe Federal Energy Administration • Energy Research and Development Administration • Federal Power Commission vd
Geografia situo 38° 53′ 11″ N, 77° 1′ 36″ U (mapo)38.8863-77.02661Koordinatoj: 38° 53′ 11″ N, 77° 1′ 36″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Usona departemento pri energio (Vaŝingtono)
Usona departemento pri energio (Vaŝingtono)
DEC
Usona departemento pri energio
Usona departemento pri energio
Map
Usona departemento pri energio
Fondinto(j) Jimmy CarterUsona Kongreso vd
Ĉefestro(j) Jennifer Granholm • Rick Perry • Dan R. Brouillette vd
Filioj Oak Ridge National Laboratory • Usona Nacia Laboratorio Los AlamosUsona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley • Argonne National Laboratory • Brookhaven National Laboratory • Nacia Laboratorio Lawrence Livermore • Idaho National Laboratory • Fermilaboratorio • National Renewable Energy Laboratory • Energy Information Administration • SLAC National Accelerator Laboratory • Savannah River National Laboratory • Pacifiko-Nordokcidenta Nacia Laboratorio • Joint Genome Institute • Ames Laboratory • Princeton Plasma Physics Laboratory • National Energy Technology Laboratory • Joint BioEnergy Institute • Office of Energy Efficiency and Renewable Energy • National Nuclear Security Administration • Office of Nuclear Energy • International Partnership for Hydrogen and Fuel Cells in the Economy • Oficejo pri Scienco • Office of Fossil Energy • Office of Electricity Delivery and Energy Reliability • United States Department of Energy Office of the General Counsel • Office of Under Secretary of Energy for Science • Office of International Affairs • Great Lakes Bioenergy Research Center • Office of Environmental Management • Office of Management • Savannah River Operations Office • Office of Economic Impact and Diversity • Sandia National Laboratories • Sandia National Laboratories California • Office of Environmental Protection, Sustainability Support and Corporate Safety Analysis • Office of Health and Safety • Office of Intelligence and Counterintelligence • Office of Legacy Management • Office of Nuclear Safety • Office of Space and Defense Power Systems • Office of Inspector General, Department of Energy • Consortium for the Advanced Simulation of Light Water Reactors • Frontier Observatory for Research in Geothermal Energy • Bonneville Power Administration • Office of Indian Energy Policy and Programs • ARPA-E • Department of Energy Board of Contract Appeals vd
Posedatoj National Synchrotron Light Source II • BREN Tower • National Synchrotron Light Source • D&D KM-IT vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La usona departemento pri energio (angle United States Department of Energy, DOE) estas departemento, do ministerio de la kabineto de Usono de la Federacia Registaro de Usono, koncernita pri la politiko de Usono pri energio kaj sekureco pri uzado de nuklea materialo. Ĝiaj respondecoj inkluzivas la programon pri nukleaj armiloj de la nacio, produktadon de nukleaj reaktoroj por la Usona Mararmeo, konservadon de energio, esplorojn pri energio, radioaktivan forĵetaĵon kaj produktadon de hejma energio. Ĝi ankaŭ direktas esploradon pri genaro - la Homgenoma Projekto originis el DOE-iniciato. La departemento sponsoras pli da esplorado en la fizikaj sciencoj ol iu ajn alia federacia agentejo de Usono, la plimulto de ili estas farata per sia sistemo de Naciaj Laboratorioj. La agentejo estas administrita de ministro nomata Usona Sekretario pri Energio kaj ĝia ĉefsidejo situas en sudokcidenta Vaŝingtono, D.C., borde de la sendependeca avenuo en la konstruaĵo James V. Forrestal, nomita por James Forrestal, same kiel en Germantown, Marilando.

Interalie la departemento vivtenas 17 naciajn laboratoriojn kaj teknologiaj centrojn por la celo progresigi sciencon kaj teknologion pri energio, el kiuj la eble plej konata estas la Usona Nacia Laboratorio Los Alamos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]