Miklós Kretzoi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Kretzoi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1907 (1907-02-09)
en Budapeŝto
Morto la 13-an de marto 2005
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Miklós Kretzoi
Familio
Edz(in)o Sarolta Kretzoi
Okupo
Okupo paleontologo • antropologo • paleoantropologo • universitata instruisto • geologo
vdr

Miklós Kretzoi [miklOŝ krecoj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kretzoi Miklós estis hungara geologo, paleontologo, paleoantropologo, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Miklós Kretzoi

Miklós Kretzoi[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1907 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de marto 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Kretzoi maturiĝis en 1925, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1929, en la sekva jaro li doktoriĝis. Jam ekde 1926 li estis sensalajra praktikanto en la geologia instituto, ekde 1930 li partoprenis en arkeologiaj elfosaĵoj. En 1933 li eklaboris en nafta kompanio, kie li faris ĉefe geografiajn kaj geologiajn laborojn. Inter 1941 kaj 1950 li havis altan postenon en la Hungara Nacia Muzeo, poste en la geologia instituto (li estis institutestro inter 1956-1958). Li estis nomumita katedrestro en 1970 en Scienca Universitato Lajos Kossuth, post 4 jaroj li pensiuliĝis, tamen li estis konsilisto en la instituto. En tiu periodo inter 1970-1978 li estis estro de la arkeologiaj elfosaĵoj en Rudabánya kaj publikigis artikolojn pri la trovitaĵoj, kiuj estis trapaso inter prasimioj kaj prahomoj. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1992. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]