Institutum Judaicum et Muhammedicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Institutum Judaicum et Muhammedicum
organizaĵo
vdr

Institutum Judaicum et Muhammedicum (Instituto juda kaj mahometana) en Halle (Saale), Germanujo, estis inter 1728 et 1792 pietisma ligo kiu antaŭenpuŝis la misiadon inter eŭropaj judoj precipe.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis la societon en 1728 Johann Heinrich Callenberg. Liaj posteuloj estis Stephan Schultz (1714–1776) kaj Israel Beyer (1728–1813). Iniciatojn valorajn liveris krome Paul Anton, Joachim Justus Breithaupt kaj August Hermann Francke. Spiritaj patroj estis Johann Müller (1649–1729) kaj Johann Christoph Wagenseil. Okaze de ĝia abolicio en 1792 la postlasitaĵoj ligaj transiris en la posedon de Franckesche Stiftungen.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa influantoj estis halle-aj pietistoj, kiuj jam en la komenco de la 18-a jarcento misiadis interkontinente ene de Dänisch-Halleschen Mission. Intenco ilia estis anonci la kristanisman savon kaj fari misiadon inter judoj. Fundamento estis la respekto kaj la scienca intereso pri malsamkredoj. Dum misivojaĝoj faritis prelegoj en la respektiva landa lingvo kaj speciala literaturo disdonitis al la judaro prezenta. Post la estiĝo de la t.n. Mesianistoj de Jakob Frank en Pollando oni ankaŭ en tiu kadro predikigis institutanojn el Halle. Skribitis multaj aĵoj en la lingvoj araba kaj hebrea, kiujn studentoj el Halle disdoni devis; krome estis ilia tasko raporti pri la reagoj de la ricevintoj de tiaj donaĵoj.

Tamen oni ĉiam rezignis pri la bapto de judoj. Ĝis la fino oni sendis sume ĉ. 20 misiistojn al la alikredantoj.[1]

En la jaro 1994-a komencitis la prilaboro de la institutaj aferoj kaj en 1997 fonditis fare de sep scienculoj (sub la gvido de profesoro Walter Beltz) aparta esplorgrupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horst Rzepkowski: Lexikon der Mission: Geschichte, Theologie, Ethnologie. 1992, p. 210

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Heinrich Callenberg: Relation von einer weitern Mühung Jesum Christum als den Heyland des menschlichen Geschlecht dem jüdischen Volck bekannt zu mach. Hall, 1738–1751.
  • Paul Gerhard Aring: Christen und Juden heute – und die „Judenmission“? Geschichte und Theologie protestantischer Judenmission in Deutschland, dargestellt und untersucht am Beispiel des Protestantismus im mittleren Deutschland. Frankfurt am Main 1987.
  • Werner Raupp (eld.): Mission in Quellentexten. Geschichte der Deutschen Evangelischen Mission von der Reformation bis zur Weltmissionskonferenz Edinburgh 1910, Erlangen [u. a.] 1990, p. 218–228 (= Institutum Judaicum Halle).
  • Institutum Judaicum. En: Horst Rzepkowski: Lexikon der Mission: Geschichte, Theologie, Ethnologie. Styria, Graz - Wien - Köln 1992, p. 209–210, ISBN 3-222-12052-8.
  • Karl Heinrich Rengstorf: Die deutschen Pietisten und ihr Bild des Judentums. En: J. Katz, K.H. Rengstorf (eld.): Begegnung von Deutschen und Juden in der Geistesgeschichte des 18. Jahrhunderts ( = Wolfenbütteler Studien zur Aufklärung. Band 10). Max Niemeyer Verlag Tübingen, 1994.
  • Christoph Bochinger: J. H. Callenbergs Institutum Judaicum et Muhammedicum und seine Ausstrahlung nach Osteuropa. En: Udo Sträter, Johannes Wallmann (eld.): Halle und Osteuropa. Zur europäischen Ausstrahlung des hallischen Pietismus (= Hallesche Forschungen Band 1). Verlag der Francke'schen Stiftungen im Niemeyer Verlag, Tübingen 1998.
  • Christoph Rymatzki: Hallischer Pietismus und Judenmission. Johann Heinrich Callenbergs Institutum Judaicum und dessen Freundeskreis (1728–1736) (= Hallesche Forschungen Band 11). Tübingen 2004, ISBN 3-484-84011-0.