Ĉampioneco de Ses Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉampioneco de Ses Nacioj
Six Nations Championship
emblemo
internacia konkurso de 15-opa rugbeo • ripetiĝanta sporta evento
Lando FrancioIrlandoItalioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1882
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Matĉo inter Italio kaj Kimrio en la Ĉampioneco de Ses Nacioj, 2008.
La ses landoj partoprenantaj.

La Ĉampioneco de Ses Nacioj, en angla The Six Nations Championship (konata ankaŭ kiel Guinness Six Nations[1] pro sponsoraj tialoj) estas jara internacia rugbea konkurenco por viroj inter la teamoj de Anglio, Francio, Irlando, Italio, Skotlando kaj Kimrio. La nuna ĉampiono estas Kimrio, kiu venkis en la turniro de 2019.

La Ses Nacioj estas la sukcedanto de la Home Nations Championship (1883–1909 kaj 1932–39), ludita inter la teamoj de Anglio, Irlando, Skotlando kaj Kimrio, kiu estis la unua internacia rugbea ĉampioneco.[2] Per la aldono de Francio, tio iĝis la kvinlanda Five Nations Championship (1910–31 kaj 1947–99), kiu siavice iĝis la seslanda Six Nations Championship per la aldono de Italio.

Kimrio tenas la ĝeneralan rekordon, kun 39 venkoj (27 propraj kaj 12 kunhavitaj) super 38 de Anglio (10 kunhavitaj venkoj). Anglio tenas la rekordon de propraj venkoj kun 28. Ĉar la seslanda epoko startis en 2000, nur Italio kaj Skotlando malsukcesis venki iam la titolon de la Six Nations.

La simila ĉampioneco por virinoj startis kiel Women's Home Nations en 1996.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La franca Leĝo Évin malpermesas alkohol-sponsoradon de sporto, kaj tiel la biero Guinness ne aperas en al nomo tie; la moto "La grandeco de Ses Nacioj" estas uzata protrompi ĝin kaj trudi la vorton "Guinness". Tézenas du Montcel, Magali (5a de februaro 2019). "L'exception française au cœur du 'Guinness/Greatness Six Nations'". Les Échos. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  2. Godwin (1984), p. 1. Kvankam nur matĉoj kun partopreno de Irlando povas propre esti konsiderataj internaciaj, kaj nur post ties sendependigo en 1922, ĉiuj la aliaj teamoj estis tute el la ŝtato Unuiĝinta Reĝlando. La unua Home Nations International Championship estis ludita en 1883. Neniu teamo el la Norda Hemisfero ludis agnoskitan internacian matĉon ĝis Francio luktis kontraŭ Nov-Zelando en 1906.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Godwin, Terry (1984). The International Rugby Championship 1883–1983. London: Willows Books. ISBN 978-0-00-218060-3.
  • Starmer-Smith, Nigel, eld. (1986). Rugby – A Way of Life, An Illustrated History of Rugby. Lennard Books. ISBN 978-0-7126-2662-0.
  • Narz, Naomi, eld. (2019). Rugby – Wales and United States Connection, A showing of LDR feats in sport. Rich Books.