Lao Ai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lao Ai
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Mortokialo senkapigo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lao Ai (en ĉina 嫪|毐}, en pinjino Lào Ǎi; mortis en la jaro 238 a.n.e.) estis enpersoniga eŭnuko kaj funkciulo de la Ŝtato Qin dum la fino de la Militŝtata periodo.[1][2] Li estis amanto de la Patrina Reĝino Ĝao, nome patrino de Qin Shi Huang, poste Unua Imperiestro de Ĉinioa. Li estis nobeligita kiel Markizo de Ĉangksin (長信侯). Post konspiro por instigo al ribelo li estis malkovrita, kaj ekzekutita de Qin Shi Huang.[3]

Puĉoklopodo[redakti | redakti fonton]

Kiam la reĝo Ĵeng kreskiĝis, Lu Buvei ektimis, ke la knaba reĝo malkovru lian amaferon kun lia patrino Sinjorino Ĵao. Li decidis distancigi lin kaj serĉi anstataŭanton por la patrina reĝino. Li trovis viron nome Lao Ai.[4] Laŭ La registro de la Granda Historiisto, Lao Ai estis maskita kiel eŭnuko plukinte sian barbon. Poste Lao Ai kaj la reĝino Ĵao Ji renkontiĝis sekrete tiom lerte ke ili havis du filojn kune.[4] Lao Ai tiam iĝis nobeligita kiel Markizo Lào Ǎi, kaj ricevis multajn riĉaĵojn. La komploto de Lao Ai estis supozita por anstataŭi la reĝon Ĵeng per unu el liaj kaŝitaj filoj. Sed dum vespermanĝa festo ebria Lào Ǎi fanfaronis, ke li estas la duonpatro de la juna reĝo.[4] En la jaro 238 a.n.e. la reĝo estis veturanta al la antikva ĉefurbo de Ĝōng (雍). Lao Ai prenis la sigelon de la patrina reĝino kaj mobilizis armeon kiel koplodo startigi puĉon kaj ribeli.[4] Kiam la reĝo Ĵeng eksciis tion, ordonis Lu Buvei komandi Sinjoron Ĉangping kaj Sinjoron Ĉangŭen ataki Lao Ai kaj ilia armeo mortigis centojn da ribeluloj en la ĉefurbo, kvankam Lao Ai sukcesis fuĝi el tiu batalo.[5]

Oni starigis prezon de 1 milionoj da kupraj moneroj por la kapo de Lao Ai se li estas kaptita viva aŭ duono de miliono se li estas kaptita mortinta.[4] La subtenantoj de Lao Ai estis kaptitaj kaj senkapigitaj; poste Lao Ai estis ligita kaj dispecigita en kvin pecoj fare de ĉevalĉaroj, dum lia tuta familio estis ekzekutita ĝis la tria grado.[4] Ankaŭ la du kaŝitaj filoj estis mortigitaj, dum la patrino Ĵao Ji estis metita en hejma aresto ĝis ŝia morto multajn jarojn poste. Lu Buvei trinkis venenigitan vinon kaj sinmortigis en la jaro 235 a.n.e.[6][4] Jing Ĝeng tiam kaptis la plenan povon kiel la Reĝo de la ŝtato Qin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1a de septembro 2016) '. Beijing: The Commercial Press ., p. 4, 787. ISBN 978-7-100-12450-8. “嫪毐(Lào'ǎi),战国时秦国人。”.
  2. (Majo 2014) '. Beijing: 外语教学与研究出版社. Foreign Language Teaching and Research Press., p. 3, 797. ISBN 978-7-513-54562-4.
  3. Knoblock, John. (2000) The annals of Lü Buwei: a complete translation and study. Stanford University Press. ISBN 0804733546.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Mah, Adeline Yen. (2003). A Thousand Pieces of Gold: Growing Up Through China's Proverbs. Publikigita de Harper Collins. (ISBN 0-06-000641-2 kaj ISBN 978-0-06-000641-9). pp. 32–34.
  5. The Records of the Grand Historian, Vol. 6: Annals of Qin Shi Huang. [1] The 9th year of Qin Shi Huang. 王知之,令相國昌平君、昌文君發卒攻毐。戰咸陽,斬首數百,皆拜爵,及宦者皆在戰中,亦拜爵一級。毐等敗走。
  6. Wood, Frances. (2008). China's First Emperor and His Terracotta Warriors, pp. 2–33. Macmillan Publishing, 2008. ISBN 0-312-38112-3.