Adolf Láng
Etoso
Adolf Láng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1848 en Prago |
Morto | 2-an de majo 1913 (64-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (–1870) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto inĝeniero universitata instruisto |
Verkoj | Muzikakademio Franz Liszt Pupteatro (Budapeŝto) National Theatre Košice |
Adolf Láng, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Adolf estis aŭstrohungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Lang. Li estis unu el ĉefreprezentantoj de la historiismo dum la malfruaj 1900-aj jaroj.
Adolf Láng[1] naskiĝis la 15-an de junio 1848 en Prago, li mortis la 2-an de majo 1913 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adolf Láng akiris arkitekturan diplomon en Politeknika Instituto, kie lia ĉefinstruisto estis de:Heinrich von Ferstel. Post siaj studoj li laboris en arkitektura ateliero de Ferstel. Ekde 1870 li gvidis konstruadojn laŭ Avenuo Andrássy, samtempe li projektis plurajn ludomojn, palacojn. Baldaŭ li instruis en altlernejo en Bukareŝto, poste li revenis al Budapeŝto kaj malfermis arkitekturan firmaon kun Antal Steinhardt.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Malnova Muzikakademio (1877–1879)
- Nacia Teatro (Pécs) (1893–1895)
- Urbodomo de Pécs
- Banejo en Szeged (1894)
- Muzeo en Szeged (1895–96)
- Hungara Teatro en Kassa (1899)
- Teatro Magyar (1897)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)