István Nyiri (arkitekto)
István Nyiri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1902 en Cegléd |
Morto | 31-an de aŭgusto 1955 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28/2-1-95 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Design Terminal |
István Nyiri [iŝtvAn njiri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyiri István estis hungara avangarda arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Nyíri [njIri].
István Nyiri[1] naskiĝis la 10-an de majo 1902 en Cegléd, li mortis la 31-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Nyiri komence studis en Reĝa Teknikuniversitato József, poste en arkitektura lernejo, kie li akiris neuniversitatan diplomon. Post siaj studoj li laboris ĝis 1932 ĉe Gyula Wälder (arkitekto), poste li malfermis arkitekturan firmaon kune kun László Lauber. Ili laboris kune ĝis jarfino de 1944. En tiu periodo kaj iomete plu Nyiri kun sia edzino laboris ankaŭ en propra bieno ĉe Lőrinci. Dum la socialismo la ŝtato forprenis la bienon kaj Nyiri povis labori nur en ŝtata arkitektura entrepreno. Li ricevis gravan arkitekturan premion en 1953.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝdomo (Budapeŝto, 1933–1934, kun Lauber)
- Loĝdomo (Budapeŝto, 1934, kun Lauber)
- Propra familia domo (Budapeŝto, 1938, kun Lauber)
- Financa domego (Budapeŝto, 1938–1940, kun Lauber, jam monumento historia)
- Fabriko pri telefonoj (Budapeŝto, 1940–1941, kun Nyiri)
- Centra stacidomo por aŭtobusoj (Budapeŝto, 1948-1949, jam monumento historia)
- Poŝtejo de Csepel, 1949, kun alia arkitekto)
- Stacidomo de Hatvan (1950-1952, kun alia arkitekto)
- Akvoenergia centralo en Tiszalök (1953, kun alia arkitekto)
-
Loĝdomo 1933–1934
-
Loĝdomo 1934
-
Financa domego
-
Fabriko pri telefonoj (nur la meza parto)
-
Aŭtobusa stacidomo
-
Poŝtejo de Csepel
-
Stacidomo de Hatvan
-
Akvoenergia centralo en Tiszalök
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj N, NY, poste serĉu la nomon)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2020-04-29 .