Gopal Kriŝna Goĥale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goĥale en barata poŝtmarko de 1966.
Gopal Kriŝna Goĥale
Persona informo
गोपाळ कृष्ण गोखले
Naskiĝo 9-an de majo 1866 (1866-05-09)
en Ratnagiri district
Morto 19-an de februaro 1915 (1915-02-19) (48-jaraĝa)
en Puneo
Lingvoj marata vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Elphinstone College • Rajaram College vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikistofilozofoverkisto • revoluciulo • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gopal Kriŝna GoĥaleGopal Krishna Gokhale (9a de majo 1866 – 19a de februaro 1915) estis barata liberala politikisto kaj sociala reformisto dum la Hindia sendependiga movado. Goĥale estis veterana estro de la Barata Nacia Kongreso kaj la fondinto de la organizo Servistoj de la Hindia Socio. Pere de tiu societo same kiel pere de la Kongreso kaj aliaj leĝofaraj organismoj en kiuj li servis, Goĥale kampanjis por la memregado de Hindio kaj por socialaj reformoj. Li estis la estro de la modera frakcio de la Kongres-partio kiu defendis reformojn pere de laboro kun la ekzistantaj registaraj institucioj.

Goĥale kaj Gandhi en Durbano, Sudafriko, 1912.

Goĥale estis fame mentoro por Mahatma Gandhi en la fruaj jaroj de la kariero de Gandhi. En 1912, Goĥale vizitis Sudafrikon pro invito de Gandhi. Kiel juna advokato, Gandhi revenis el sia luktado kontraŭ la Brita Imperio en Sudafriko kaj ricevis personan gvidadon el Goĥale, kaj sciaron kaj komprenon pri la tiama Hindio kaj la aferoj de normalaj hindianoj. Ĉirkaŭ 1931, multe post la morto de Goĥale, Gandhi aperis kiel estro de la Hindia sendependiga movado. En sia membiografio, Gandhi nomas Goĥale sia mentoro kaj gvidisto. Gandhi ankaŭ agnoskis Goĥale kiel mirinda estro kaj politikisto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Govind Talwalkar, Gopal Krishna Gokhale: Gandhi's Political Guru, Pentagon Press, New Delhi, 2015
  • Govind Talwalkar, Gopal Krishna Gokhale: his Life and Times , Rupa Publication, Delhi, 2005
  • Govind Talwalkar, Nek Namdar Gokhale (In Marathi Language), Prestige Prakashan, Pune, 2003
  • J. S. Hoyland, Gopal Krishna Gokhale (1933)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]