Valo de Olduvai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo de Olduvai
gorĝoarkeologia loko [+]
Koordinatoj2° 59′ 0″ S, 35° 21′ 0″ O (mapo)-2.9833335.35Koordinatoj: 2° 59′ 0″ S, 35° 21′ 0″ O (mapo)

Valo de Olduvai (Tanzanio)
Valo de Olduvai (Tanzanio)
DEC
Valo de Olduvai
Valo de Olduvai

Map
Valo de Olduvai
Vikimedia Komunejo:  Olduvai Gorge [+]
vdr
Vido de Olduvai
Muzeo de Olduvai

La Valo de Olduvai (svahile Bonde la Oltupai) estas valo en Tanzanio kaj prahistoria loko situanta sudoriente de Viktoria lago. Restaĵoj estis trovitaj en profundo ĝis 100 metroj de la surfaco, en kvin tavoloj. Fosiliaj restaĵoj de hominioj kaj ŝtonaj iloj estis trovitaj en Olduvai, inter aliaj.

Ĝi estas la plej grava paleoantropologia loko. Britaj kaj kenjaj arkeologoj Mary kaj Louis Leakey fosis la valon kaj ilia laboro donis pli bonan komprenon pri la komencoj de homa evoluo.[1]

Homo habilis, eble la unua homa specio, loĝis tie antaŭ 1,9 milionoj da jaroj; tiam aperis lia nuntempa Paranthropus boisei (antaŭ 1,8 milionoj da jaroj) kaj Homo erectus (antaŭ 1,2 milionoj da jaroj). Homo sapiens vivis en la valo antaŭ 17 000 jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Colin Renfrew & Paul Bahn (2007). Archaeology Essentials (Londono). Thames & Hudson Lt. 2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Olduwaiko arroila en la eŭska Vikipedio.